Ota Hofman
Ota Hofman | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1928 en Prago | ||||
Morto | 17-an de majo 1989 (61-jaraĝa) en Prago | ||||
Lingvoj | ĉeĥa vd | ||||
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto sciencfikcia verkisto dramaturgo dramaturgo scenaristo kantotekstisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ota HOFMAN (plumnome ankaŭ Ota DVORSKÝ) (* 10-an de aprilo 1928 en Prago, † 17-an de majo 1989 en Prago) estis ĉeĥa verkisto de scenaristo.
HOFMAN kreis kaj verkis i. a. la televidseriojn »Pan Taŭ«, »La vizitantoj« [alia nomo: »Ekspedicio Adam 84«] (»Návštěvníci«), »Survoje al Atlantiso« kaj »Luci, hororo de la strato« (»Lucie, postrach ulice«), kiujn filmigis la reĝisoro Jindřich POLÁK. Tiuj serioj estis ofte internaciaj produktaĵoj, ĉefe de ĉeĥoslovaka kaj de okcidentgermana televidstacioj. Krome li estis la scenaristoj de fabelfilmoj, same pri »Odysseus kaj la steloj«.
Ekde 1955 HOFMAN en la ĉeĥa filmentrepreno Barrandov estis dramaturgo pri porinfanaj filmoj. La plej fama el liaj kreaĵoj sendube estas Pan Taŭ, kiun kunkreis Jindřich POLÁK.
Multaj el la de li kreitaj kaj serioj kaj personoj havis grandegan sukceson. En la epoko de monda disdivdo la kutime fantaziplenaj filmaĵoj estis elsendataj en la televidprogramoj kaj de socialismaj kaj de okcidentaj ŝtataroj, kaj ankaŭ hodiaŭ. Tiel liaj influis kreaĵoj la junaĝon de multaj infanoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- pri Ota HOFMAN en la interreta filmoj-kartaro (Internet Movie Database)
- pri Ota HOFMAN ĉe TSFSI