Saltu al enhavo

Otsego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otsego
lago
Ĉefaj elfluoj Rivero Susquehanna
Landoj de la baseno Usono
Datenoj
Koordinatoj 42° 45′ N, 74° 54′ U (mapo)42.754722222222-74.893888888889Koordinatoj: 42° 45′ N, 74° 54′ U (mapo)
Otsego (New York)
Otsego (New York)
DEC
Map
Otsego
Surfaca areo 16,37 km²f5
Maksimuma longo 14,5 kmf6
Maksimuma larĝo 2,5 kmf7
Maksimuma profundo 51 mf10
vdr

Otsego estas malgranda lago situanta en la kantono Otsego de la subŝtato Nov-Jorkio en Usono kaj estas fonto de rivero Susquehanna. Cooperstown (Nov-Jorkio), la administra centro de la kantono, situas je la suda fino. La Ŝtata Parko Glimmerglass situas ĉe la nordorienta bordo.

La lago estis konata al James Fenimore Cooper kiel Glimmerglass kaj estis ĉefa esprimilo en kelkaj el liaj romanoj, inkluzive de The Pioneers (1823), La lasta el la Mohikanoj (1826) kaj The Deerslayer (1841), en kiuj oni povas trovi menciojn de tiaj konataj lokoj kiel la Koncilia Roko, antikva sankta kunvenejo de lokaj indianoj, kaj la Droninta Insulo.

Otsego estas 9 mejlojn (14,5 km) longa. Ĝi estas geologie rilatanta al la Fingraj Lagoj.

historia foto de 1901 pri la Koncilia Roko
la turo Kingfishers ĉe la orienta bordo