Ottmar Mergenthaler
Ottmar Mergenthaler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1854 en Hachtel |
Morto | 28-an de oktobro 1899 (45-jaraĝa) en Baltimore |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Loudon Park Cemetery (en) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Usono Virtembergo |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Johann Georg Mergenthaler (en) |
Infanoj | 5 |
Parencoj | George Mergenthaler (en) (nepo) |
Okupo | |
Okupo | inventisto precision mechanic (en) |
Verkoj | Linotipo |
Ottmar MERGENTHALER (naskiĝis la 11-an de majo 1854 en Hachtel, nun kvartalo de Bad Mergentheim (Germanio); mortis la 28-an de oktobro 1899 en Baltimore) estis horloĝisto, germana enmigrinto en Usono kaj oni konsideras lin kiel inventinton de la kompostmaŝino Linotype, kiun li evoluigis en la jaroj 1877-1884 en Baltimore. En Eŭropo la maŝino aperis ĉirkaŭ 1894.
Li konatiĝis kun modelo de tajpilo, kiu anstataŭ per tiparo presis per la procedo de litografio kaj inspiris lin. La genia ideo de lia invento estis ke la linotipo jam dekomence havis la eblon de plua evoluo, ĉar sur unu matrico eblis meti ĝis 3 diversajn presliterojn. La maŝino estis koncipita por ricevi ĝis 6 matricomagazenojn. Mergenthaler konscie evitis la erarojn de la ĝistiamaj konstruantoj de kompostmaŝinoj. La linotipo estis la unua maŝino funkciigita per unu sola homo. La matricoj sekvas cirkviton: eblas rapida kompostado, ideala alĝustigo de la liniofinoj kaj senĝena distribuado. La produktiveco estas signife pli alta ol tiu de mankompostisto.