Otto Bässler
Otto Bässler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1896 |
Morto | 30-an de novembro 1980 (84-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Otto Bässler, ankaŭ literumita Otto Bäßler[1], [besler] (naskita en Erbisdorf apud Freiberg (Saksio) en 1897; mortinta en 1981) estis germana komunisto kaj esperantisto, aktiva en la laborista movado. Ankaŭ lia edzino estis esperantisto.
En 1919 membriĝis al la ĵus fondita Komunista Partio de Germanio (KPG). Tiam Otto Bäßler konatiĝis kun sia estonta edzino Frieda. En 1924 li aniĝis al Ruĝa Frontbatalanta Ligo (RFL). Kiam oni en 1924 malpermesis la organon de KPG en Saksio „Sächsische Arbeiterzeitung“, Otto Bäßler kun Walter Kampfrad publikigis germanlingvan ekvivalenton, nutritan ekskluzive per informoj akiritaj pere de Esperanto, „Völkerspiegel“. Li estis preseja laboristo en Leipzig. Li direktis la SAT-gazetservon de 1925 ĝis 1930, sed poste eksiĝis el SAT kaj aliĝis al Internacio de Proleta Esperantistaro (IPE) kaj laboris por la Proleta Esperanta Korespondanto. Dum nazia periodo, Otto Bäßler daŭrigis aktivadi. Kelkfoje la Gestapo lin arestis en la koncentrejo Hohenstein kaj la malliberejo Oberstein.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- "Politika aŭtobiografio"[rompita ligilo] (unu tajpita paĝo en la germana el la jaro 1945)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Der Esperantist - Numero 081, Januaro (1977)