Otto Dittmann
Otto Dittmann | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 23-an de decembro 1856 (167-jaraĝa) en Bad Kösen | |
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | |
Profesio | ||
Okupo | vortaristo aŭtoro vd | |
Doktoreca konsilisto | Ernst Hasse • Wilhelm Georg Friedrich Roscher vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Otto DITTMANN (naskiĝinta la 23-an de decembro 1856 en Bad Kösen, mortinta post 1935) estis germana redaktisto kaj leksikografo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Dittmann estis filo de la komercisto Carl Dittmann kaj frekventis Schulpforta-gimnazion kaj la Reĝan gimnazion en Erfurto kie li trapasis la abiturientan ekzamenon en 1878.[1] Poste li studis ĉe al universitatoj de Berlino, Jena, Lepsiko kaj Halle (Saale); ĉe la Universitato de Lepsiko li doktoriĝis per disertaĵo pri la historio de la tiea grenprezmovado (1889). Sian soldatan tempon li finis en rango de kapitano ĉe landlimŝirmtrupo (Landwehr). Poste li estis ekde 1889 redaktisto ĉe la enciklopediprojekto Konversationslexikon de la eldonejo de Friedrich Arnold Brockhaus en Lepsiko.[2] En sia naskiĝurbo li pasigis la pensiajn jarojn.
Dittmann estis i.a. membro de la societo lepsika Gesellschaft für Erdkunde zu Leipzig.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- "Uneheliche Geburten in Leipzig in den Jahren 1877 bis 1886". Ĉe: Mitteilungen des statistischen Amtes der Stadt Leipzig, 1887, kajero 18, p. 23-24
- Die Getreidepreise in der Stadt Leipzig im 17., 18. und 19. Jahrhundert. Ein Beitrag zur Geschichte der Preisbewegung (=Mittheilungen des statistischen Amtes der Stadt Leipzig, 21). Duncker & Humblot, Leipzig 1889.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Herrmann A. L. Degener: Wer ist wer?, 10-a eldono, Verlag Herrmann Degener, Berlin 1935, p. 304