Otto Linné Erdmann
Otto Linné Erdmann (1804-1869) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germanicus Chemicus
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 11-a de aprilo 1804 en Dresdeno, Germana regno | ||||
Morto | 9-a de oktobro 1869 en Lepsiko, Germana regno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko | ||||
Familio | |||||
Patro | Karl Gottfried Erdmann vd | ||||
Infanoj | Otto Erdmann (en) , Bernhard Arthur Erdmann (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kemiisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Kemio vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Ludwig Wilhelm Gilbert vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Otto Linné Erdmann (1804-1869) estis germana kemiisto, profesoro eksterordinara, ordinara profesoro pri kemio, kaj rektoro de la Universitato de Lepsiko. Li estis filo de la botanikisto kaj kuracisto Karl Gottfried Erdmann (1774-1835), kiu enkondukis la a uzon de la vakcino en Saksio. Kune kun Richard Felix Marchand (1813-1850) li plenumis sennombrajn taksadojn pri la atompezoj.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Post studi apotekon, Erdmann studis medicinon en Dresdeno ekde 1820 kaj kemion en Lepsiko ekde 1823. Li doktoriĝis en 1824 kaj kvalifikiĝis kiel profesoro en 1825. En 1826 li iĝis estro de nikela fandejo en Hasserode (Harco) kaj la sekvan jaron li fariĝis asociita profesoro pri teknika kemio ĉe la Universitato de Lepsiko.
Ekde 1830 li estis la unua, kiu okupis la profesorecon pri teknika kemio ĉe la Universitato de Lepsiko kaj ekde 1848 li estis kvarfoje rektoro. Kiel la unua kemia direktoro, Erdmann administris la laboratorion en la kelo de Pleißenburg.
Ĉi tio poste estis konvertita en modernan esploran instituton, kiu ekde 1843 instaliĝis en la ĵus konstruita Fridericianum[1], klasikisma konstruaĵo konstruita de la lepsika arkitekto Albert Geutebrück (1801-1868), kiu ankaŭ gastigis la familion de la rektoro kaj la kolekton de la Arkeologia Muzeo.
Liaj ĉefaj esplorinteresoj estis en la kampo de nikelo kaj indigo. Li ankaŭ traktis kun analizoj je ercoj, rokoj kaj skorioj kaj ankaŭ la determino de la atompezo.
Otto Linné Erdmann ankaŭ estis membro de multaj asocioj, en kiuj li agis kiel unu el la ĉefaj kemiistoj en Germanio kaj kiel universitata rektoro.
En 1846 li estis elektita titulara membro de la "Reĝa Saksa Societo de Sciencoj" kaj ekde 1859 li estis ekstera membro de la "Bavara Akademio de Sciencoj". Krome la "Fervoja Kompanio Lepsiko-Dresdeno" nomumis lin konsilisto de ĝia direktoraro.
Por anstataŭigi la multekostajn britajn karbo-importojn necesajn por la funkciigo de la vaporaj lokomotivoj, li disvolvis procezon por desulfurigi la koakson de la malmola karbo el Saksio. Otto Linné Erdmann ankaŭ estis la fondinta redaktisto de la "Revuo por Praktika Kemio", kies unua eldono aperis en 1834 kaj kies lasta eldono aperis en 2000. Kiel reprezentanto de Universitato de Lepsiko, li estis membro de la unua ĉambro de la saksa ŝtata parlamento en 1839/40.
Socia graveco
[redakti | redakti fonton]En 1827 Erdmann estis akceptita en la framasonan loĝion Apollo en Lepsiko, kie li estis elektita Majstro de la Katedro jam en 1832. Li ankaŭ estis membro de la estraro de la "Leipziger Lebensversicherung" (Lepsika Vivasekuro) kaj de la Leipziger Gesellschaft Harmonie (Lepsika Societa harmonio), en kiuj li sindevigis subteni helpobezonajn civitanojn de Lepsiko.
Li ankaŭ estis estrarano de la Leipziger Kunstverein (Arta asocio de Lepsiko), kie li ludis ŝlosilan rolon en la plilongigo de la "Lepsiko-Arta Muzeo" sur la Aŭgusta Placo, kaj ankaŭ en la eklezia konsilio de la preĝejo de la paroĥo de Sankta Nikolao en Lepsiko.
Erdmann ankaŭ estis membro de la "Asocio Schiller de Lepsiko", en kiu li estis en kontakto kun ĝia fondinto kaj estrarano Robert Blum. Kune kun la edzino de Robert Blum, Eugenie Günther, la edzino de Erdmann, Clara kaj lia filino Cora estris la Germanan Asocion por helpo al la katolikaj Virinoj. Erdmann estis kavaliro de la "Ordeno de la Zähriger Löwen"[2], titulara kaj Privata Konsilisto de la "Saksa Ordeno de Alberto".
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- De natura affinitatis chemicae, dissertatio, (Disertaĵo "Pri la naturo de kemia afineco"), 1825
- Ueber das Nickel, seine Gewinnung im Grossen und technische Benutzung, vorzüglich zu Weisskupfer (Argentan, Neusilber), 1827
- Populäre Darstellung der neueren Chemie mit Berücksichtigung ihrer technischen Anwendung, ("Populara prezento de la pli nova kemio konsiderante ĝian teknikan aplikon."), 1828
- Vollständiges allgemeines Waaren-Lexikon, 1834
- Algemeen overzigt der nieuwere scheikunde met bijzondere aanwijzing van derzelver nuttige toepassingen, ("Ĝenerala superrigardo de pli nova kemio kun speciala indiko de iliaj utilaj aplikoj."), 1836
- Universal-Lexikon der Handelswissenschaften, ..., 1837
- Lehrbuch der Chemie, tria eldono, 1840
- Rector Universitatis Lipsiensis, D. Otto Linné Erdmann, memoriam instauratae rei christianae et solemnem inaugurationem successoris in summo magistratu academico, d. XXXI m. octobris A.D. MDCCCXLIX concelebranda indicit ; interprete D. Friderico Tuch ... Commentationis de Lipsiensi codice Pentateuchi syri manuscripto particula prior, 1849
- Erdmann-König, Grundriss der allgemeinen Waarenkunde: Zum Gebrauche f. Handels- u. Gewerbsschulen, sowie zum Selbstunterrichte entworfen v. Otto Linné Erdmann, 1852
- Der Gasprüfer, ("La gasdetektilo"), 1860
- Pri la studo de kemio, 1861
- Schets der algemeene warenkennis, 1870
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Karl Gottfried Erdmann (1774-1835)
- Johann Friedrich Erdmann (1778-1846)
- Anselme Payen (1795-1871)
- Albert Geutebrück (1801-1868)
- Justus von Liebig (1803-1873)
- Robert Bunsen (1811-1899)
- Richard Felix Marchand (1813-1850)
- August Friedrich Gustav Werther (1815-1869)
- Charles Frédéric Gerhardt (1816-1856)
- Hermann Kolbe (1818-1884)
- Friedrich Küchenmeister (1821-1890)
- Rudolf Arendt (1828-1902)
- Bernhard Arthur Erdmann (1830-1908)
- Julius Lothar Meyer (1830-1895)
- Christian Rudolf König (1833-1891)
- Adolf Ferdinand Weinhold (1841-1917)
- Anton Weddige (1843-1932)
- Edmund Drechsel (1843-1897)
- Theodor Wilhelm Engelmann (1843-1909)