Otto Struve
Otto Struve | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Отто Людвигович Струве |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1897 en Ĥarkivo, Ĥarkova/Ĥarkiva gubernio, Rusia Imperio |
Morto | 6-an de aprilo 1963 (65-jaraĝa) en Berkeley, Kalifornio, Usono |
Lingvoj | angla • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Usono |
Alma mater | Ĥarkiva Universitato Universitato de Ĉikago |
Familio | |
Patro | Ludwig Struve (en) |
Patrino | Elizaveta Khristoforovna Groman (en) |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj |
Otto Ljudvigoviĉ STRUVE, ruse Отто Людвигович Струве (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1897 en Ĥarkovo, mortis la 6-an de aprilo 1963 en Berkeley (Kalifornio)) estis rusia astronomo. Li migris en Usonon en 1921 kaj tie karieris.
Oni ne konfuzu lin kun lia avo Otto Wilhelm von Struve (1819-1905).
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en Ĥarkovo, kiu estis tiam en la Rusia Imperio; en german-devena familio kiu naskis plurajn famajn astronomojn: li estis filo de Gustav Wilhelm Ludwig Struve, nepo de Otto Wilhelm von Struve, nevo de Hermann Struve, kuzo de Georg Hermann Struve...
Tre june li ekinteresiĝis pri astronomio, 8-jaraĝa li akompanis sian patron en la observatorion Pulkovon kaj tie faris kelkajn observojn. Li eniris en 1915 en la universitato de Ĥarkovo, sed la unua mondmilito interrompis lian lernadon: en 1917 li estas sendita sur la turkian fronton.
Dum la rusia enlanda milito, Otto Struve batalis kun la blankaj rusoj. Kiam la "blankuloj" malvenkis, li elmigris al Turkio, akompanata de sia patro Ludwig Struve. Tiu ĉi mortis en Sebastopolo en 1920.
Li restis unu jaron kaj duonon en Kalipolis kaj Istanbulo. Li petis per letero helpon de sia onklo Hermann Struve en Germanio, nesciante ke tiu ĉi mortis kelkajn monatojn antaŭe. Tamen ties vidvino petis al Paul Guthnick, posteulo de Hermann Struve en la observatorio de Berlino. Tiu ĉi skribis al Edwin B. Frost, direktoro de la observatorio Yerkes de Ĉikago. La 2-an de marto 1921, Frost proponis al Otto Struve postenon en sia observatorio. La 7-an de oktobro 1921, Otto Struve elŝipiĝis en Usonon.
991 McDonalda | 24-a de oktobro 1922 |
992 Swasey | 14-a de novembro 1922 |
Astronomio
[redakti | redakti fonton]Li komencis labori en la observatorio Yerkes, kie li malkovris du asteroidojn. Li ricevis la usonan naciecon en 1927, kaj posteulis al Edwin B. Frost kiel direktoro de la observatorio de Yerkes de 1932 ĝis 1947. Li estis ankaŭ la unua direktoro de la observatorio McDonald, de la Observatorio Leuschner kaj de la Nacia Observatorio de radioastronomio de la Universitato de Virginio.
En 1937 li observas tion, kio estos nomata la efiko de Struve-Sahade: ŝajna plifortiĝo aŭ malfortiĝo de la spektraj linioj de la dua komponanto de duopa stelo, laŭ ke ĝi proksimiĝas aŭ malproksimiĝas. Tiu efiko malhelpas, kiam oni serĉas distingi la spektrojn de ambaŭ steloj[1].
Li estis unu el la unuaj astronomoj, kiuj serioze opiniis ke vivo abunde ekzistus en la universo, kaj estis partizano de la serĉo de ekstertera vivo.
Li estis ĉefredaktoro de Astrophysical Journal de 1932 ĝis 1947 kaj prezidento de la Usona Astronomia Societo de 1946 al 1949.
Honoroj
[redakti | redakti fonton]Li ricevis:
- La oran medalon de la Royal Astronomical Society[2] en 1944,
- La Bruce Medalon[3] en 1948.
- La Medalon Henry Draper en 1949,
- La premion "Henry Norris Russell Lectureship" de la American Astronomical Society en 1957
Oni donis lian nomon al:
- La luna kratero Stuve, honore al la tri astronomoj de la familio Struve,
- La asteroidoj 768 Struveana[4] por la tri astronomoj de lia familio, kaj 2227 Otto Struve[5],
- La Teleskopo Otto Struve de la observatorio MC Donald.
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ THE STRUVE-SAHADE EFFECT: A TALE OF THREE STARS (la efiko de Struve-Sahade, historio de tri steloj) de William G. Bagnuolo jr.Douglas R. Gies, Reeds Riddle kaj Laura R. Penny (angle)
- ↑ Winners of the Gold Medal of the Royal Astronomical Society (Ricevintoj de la Ora medalo de la Royal Astronomical Society) (angle)
- ↑ Bruce-Medaluloj: Otto Struve (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 768 Struveana (1913 SZ) (angle)
- ↑ Struve JPL Small-Body Database Browser 2227 Otto Struve (1955 RX) (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Otto Struve 1897—1963, de Kevin Krisciunas Arkivigite je 2012-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- france Otto Struve (1897-1963) de P. Swing
- ruse Струве Отто[rompita ligilo]