Pál Csődy
Aspekto
Pál Csődy [ĉOdi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csődy Pál estis hungara pastro, kanoniko, ĉefpreposto, abato.
Pál Csődy [1] naskiĝis en la 1710-aj jaroj. Li mortis la 15-an de novembro 1794 en Szombathely.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Csődy lernis teologion en Győr, supozeble li pastriĝis en 1741. Li estis pastro inter 1748 kaj 1755 en Dozmat, poste en Körmend, inter 1757 kaj 1764 en Szombathely. En 1764 li iĝis kanoniko, en 1779 ĉefpreposto kaj titulara abato.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Szükséges lelki harcz és arra Krisztustól bocsátott üdvösséges fegyverek… (1754) – predikaĵo
- Hadakozó erő és hatalomnak dicsérete… (1761)
- Mária nevének égi dicsősége és földi haszna… (1771)
- A testi és lelki élet külömbözése, melyet húsvét napján... (1792)