Saltu al enhavo

Pál Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


Pál Horváth
Persona informo
Naskiĝo 15-an de marto 1932 (1932-03-15)
en Reșița
Morto 11-an de novembro 1978 (1978-11-11) (46-jaraĝa)
en Bistrița
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Bolyai de Kluĵo (–1955) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Piroska Horváth Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo gimnazia instruisto
teatra reĝisoro
arkivisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pál HORVÁTH [horvAt] rumania hungara fakverkisto pri pedagogio. Li naskiĝis en Reșița la 15-an de marto 1932 kaj mortis en Bistrița la 11-an de novembro 1978. Li estis la edzo de instruistino, pentristino, verkistino Piroska Horváth.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Pál Horváth akiris diplomon de instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo en Universitato Bolyai de Kluĵo (1955). De 1956 li estis instruisto en Liceo Andrei Mureşanu kaj en Liceo Liviu Rebreanu de Bistrița. Li publikigis en Utunk, Ifjúmunkás, Korunk, Művelődés, Tanügyi Újság, Igaz Szó.

Fonto[redakti | redakti fonton]