Pál Jeszenszky
Aspekto
Pál Jeszenszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de decembro 1864 en Gömörpanyit (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 22-an de julio 1951 en Újfehértó (Hungario) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 29-1-16 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Ekonomia Akademio |
Okupo | |
Okupo | agronomo verkisto de nefikcio |
Pál Jeszenszky [jesenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeszenszky Pál estis hungara agronomo, redaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis kisjeszeni [kiŝjeseni].
Pál Jeszenszky[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1864 en Gömörpanyit (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Gemerská Panica en Slovakio), li mortis la 22-an de julio 1951 en Újfehértó.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Jeszenszky akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Ekde 1894 li estis redaktoro de signifa agrikultura gazeto. Post 2 jaroj li havis altajn postenojn en agrikulturaj organizaĵoj. Li aranĝis 4 jardekojn la agrikulturajn ekspoziciojn. Li emeritiĝis en 1930. Li edziĝis en 1896.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Magyarországi uradalmak és gazdatisztek czímtára. 1908-1909. (1908)
- Magyarok északon (1910)
- Göndörszörü lincolnshirei és nemesítet mangalica sertéstenyészete (192?)