Pál Juhász-Nagy
Aspekto
Pál Juhász-Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de januaro 1935 en Debrecen |
Morto | 5-an de aprilo 1993 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd-33. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1957) |
Familio | |
Patro | Sándor Juhász Nagy |
Okupo | |
Okupo | ekologo |
Pál Juhász-Nagy [juhAs-nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász-Nagy Pál estis hungara biologo, ekologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1990).
Pál Juhász-Nagy [1] naskiĝis la 29-an de januaro 1935 en Debrecen. Li mortis la 5-an de aprilo 1993 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Juhász-Nagy ricevis diplomon pri biologo-kemio en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1957. Komence li instruis en Scienca Universitato Lajos Kossuth, baldaŭe en Universitato Loránd Eötvös. Li estis grava figuro de la ekologio, li profitis matematikajn modelojn en la ekologio. Li ricevis memormedalon kaj 2 premiojn inter 1983-1992.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Bevezetés a biomatematikába (Enkonduko al la biologio-matematiko), (1981)
- Az ökológia reménytelen reménye (Senespera espero de la ekologio), (1992)
- A synbiológia alapjai, (1995)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- lernejo "Juhász-Nagy"
- memortabulo
- premio
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio