Pál Maday
Pál Maday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de novembro 1914 en Debrecen |
Morto | 20-an de oktobro 1992 (77-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Okupo | |
Okupo | hejmlanda esploristo universitata instruisto |
Pál Maday [madai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Maday Pál estis hungara lokhistoriisto, altlerneja instruisto, membro de Societo Petőfi. Lia familia nomvarianto estis Madai.
Pál Maday[1] naskiĝis la 8-an de novembro 1914 en Debrecen, li mortis la 20-an de oktobro 1992 en Szeged.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Maday akiris juran diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1937. Post la diplomo li laboris 3 jarojn en municipo en sia naskiĝurbo, poste ĝis 1945 en la ĉefurbo en ministerio, krome li instruis kaj estis katedrestro en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét) inter 1939–1946. Li ankaŭ estis katedrestro en Agrikultura Altlernejo de Debrecen en la lernojaro 1945 kaj li instruis en instituto en Szeged en 1949, sed en la sekva jaro li estis trudemerito. Inter 1952–1956 li instruis en gimnazio en Békéscsaba, poste kiel docento kaj katedrestro en Scienca Universitato Attila József (1957–1965). Intertempe li kandidatiĝis en 1963 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia edzino naskis 6 filinojn inter 1942–1952 kaj filon en 1954.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az állam személyiségének tana. (1935)
- A társadalmi lét törvényszerűsége. (disertaĵo, 1939)
- Tüzek útján. (poemoj, 1943)
- Általános állam- és jogelmélet. (2 volumoj, studenta lernolibro, 1948)
- A Békés megyei jakobinusok pere. (1956)
- Az 1735. évi békésszentandrási parasztfelkelés. (1957, 2-a eldono: 1961)
- Szarvas mezőváros jogéletének néhány főbb vonása. (disertaĵo, 1961)
- Szarvas története. (monografio, 1962)
- Magyar állam- és jogtörténet. (2 volumoj, studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1968–1970).