Pál Selényi
Pál Selényi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1884 en Adony |
Morto | 21-an de marto 1954 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-6-1 ![]() |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1907) Universitato Eötvös Loránd - doktoreco (–1910) ![]() |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero inventisto fizikisto universitata instruisto ![]() |
Pál SELÉNYI [ŝelEnji], hungare Selényi Pál estis hungara fizikisto, inventisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1949).
Pál Selényi naskiĝis la 17-an de novembro 1884 en vilaĝo Dunaadony (nuntempa urbo Adony). Li mortis la 21-an de marto 1954 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Selényi devenis el juda familio. Li frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris en fizika instituto. En 1911 li faris mondfaman eksperimenton pri interfero de la lumo. Poste helpe de stipendio li laboris en Berlino kaj Göttingen. Dum la 1-a mondmilito li estis soldato, poste li eklaboris en la Hungara Poŝto. Dum la Hungara Sovetrespubliko li instruis en la universitato, tial poste li rajtis labori ĉe neŝtata laborejo. En fabriko pri elektraj lampoj li inventis ekzemple la fotokopiilon kaj pli novan fotoĉelon. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo, sed poste li edukis en la universitato. Li ricevis premion Kossuth en 1952.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- premio nomata pri Pál Selényi