Pálné Veres
Pálné Veres | |
---|---|
Skulptaĵo pri Pálné Veres | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de decembro 1815 en Trebeľovce |
Morto | 28-an de septembro 1895 (79-jaraĝa) en Váchartyán |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pedagogo |
Pálné Veres [vereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo (tio estas ŝia geedza nomo) Veres Pálné, laŭ ŝia origina nomo (hungarsinsekve) Beniczky Hermin estis hungara feministo. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis benicei kaj micsinyei [miĉinjei].
Beniczky Hermin [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1815 en Lázi, ŝi mortis la 28-an de septembro 1895 en Váchartyán.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Beniczky Hermin post orfiĝo estis edukita en pluraj familioj. En 1939 ŝi edziniĝis, post 2 jaroj ŝi naskis en Vanyarc. La geedza nobela paro havis viglajn kontaktojn kun figuroj (ekzemple Imre Madách, Pál Szontágh). En 1855 Pálné Veres iris al Pest (urbo) por akiri elstaran edukadon al sia filino, ŝi spertis, ke la fraŭlinoj ne havas lerni tiel, kiel la viroj. Ekde 1865 ŝi iniciatis movadon por la ina edukado. Post 4 jaroj ŝi instalis lernejon por fraŭlinoj. En 1880 mortis ŝia sola nepo, post 2 jaroj memore al la nepo ŝi instalis propran lernejon. En 1893 ŝi ricevis premion. Ŝi ĝismorte strebis por la virina edukado.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Felhívás a nőkhöz (Manifesto al la virinoj), (1865)
- Buzdító szózat
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato, gimnazio kaj memortabulo en Budapeŝto
- strato en Balassagyarmat
- lernejo en Vanyarc
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2013-12-29 per la retarkivo Wayback Machine
- [2]