Saltu al enhavo

Péter András Rados

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de Hundbazaro; redaktis: Péter András Rados; tradukis: Kalocsay kaj aliaj, eldonis: HEA 1979

RADOS Péter András [RÅdoŝ PEter ÅNdraŝ] (Esperanta persona nomo "Petro"; kromnomoj "Poeto" kaj "Radozo", n. la 30-an de majo 1941, m. la 3-an de marto 2012)[1] estis konata juddevena hungara esperantisto, ofte kontribuinta al Hungara Vivo (1961 ĝis 1969) kaj al Hungara Antologio (nova eldono de 1983). Li eklernis Esperanton komence la 1960-aj jaroj. En la 1980-aj jaroj li partoprenis la fondadon de grupiĝo nomita "Superintensa Esperanto-instrua Asocio" (hungare Szuperintenzív Eszperantó Oktatási Egyesület) aŭ "Fiŝklubo", samkiel ekzemple ankaŭ László Vizi kaj Teodoro Kereszthegyi. Lia filino Virág Rados ("Flora Radoŝ"), n. la 6-an de aprilo 1967, en la 1980-aj jaroj ne estis denaska esperantistino sed lernis la lingvon ankoraŭ en la infanaj jaroj komence de la 1980-a jardeko en kurso de sia patro. Nun precipe laborante kiel ĵurnalisto kaj verkisto, ŝi daŭre praktikas ankaŭ Esperanton.[2] Virág estis la plej aĝa filino, poste sekvis la filino Marcella, frazo Daniel kaj plej juna filino Marie.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]