Péter Bacsó
Aspekto
Péter Bacsó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Böhm Péter |
Naskiĝo | 6-an de januaro 1928 en Košice |
Morto | 11-an de marto 2009 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 607-34 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1950) |
Familio | |
Patrino | Boris Palotai |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo lektoro |
Péter BACSÓ [baĉO], hungare Bacsó Péter, Esperante Petro Bacsó estis hungara reĝisoro kaj scenaristo.
Péter Bacsó naskiĝis la 6-an de januaro 1928 en Ĉeĥoslovakio en Košice - mortis la 11-an de marto 2009 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Bacsó apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li frekventis gimnazion komence hejme, poste en Budapeŝto. Inter 1946-1950 li frekventis aktoran ĉeflernejon, poste li okupiĝis pri scenarlibroj, baldaŭe li ankaŭ reĝisoradis. Li ricevis premion Kossuth en 1985, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj reĝisoraĵoj (selekto)
[redakti | redakti fonton]- 32 filmoj inter 1963-2008, ekzemple Nyáron egyszerű, debuta reĝisoraĵo, 1963; Fejlövés (Kapopafo), furora filmo, kie la ĉefrolantoj estis ŝlagrokantistoj, 1967; La atestanto, malpermersita filmo (pro la politika kritiko) dum jardeko, 1969; Ereszd el a szakállamat! (Lasu mian barbon!), 1975; Sztálin menyasszonya (Fianĉino de Stalino), 1991; Megint tanú (Denove atestanto) (daŭrigo de "La atestanto", 1994; Hamvadó cigarettavég (Cindriĝanta cigareto) (filmo pri Katalin Karády), 2001
Aliaj laboraĵoj
[redakti | redakti fonton]- en 2 filmoj li roladis
- scenarlibroj ekde 1954
- tekstoj de ŝlagroj, aparte menciitaj Te szeress legalább (Amu almenaŭ); Esős vasárnap délután (Posttagmeze de pluva dimanĉo)