Péter Barna
Péter Barna | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de decembro 1920 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de julio 1969 (48-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd Universitato de Debrecen ![]() |
Okupo | |
Okupo | policisto universitata instruisto juristo ![]() |
Péter Barna, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barna Péter estis hungara policisto, altlerneja instruisto.
Péter Barna[1] naskiĝis la 19-an de decembro 1920 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de julio 1969 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Barna maturiĝis en gimnazio en Kisújszállás en 1938, poste li studis jaron en Scienca Universitato István Tisza, poste li estis laboristo (plej ofte oficisto), inter 1942–1944 trudlaboristo. Inter 1945–1960 li havis postenojn en la policejo, dum li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1948, post 3 jaroj li ekhavis juĝistan-prokuroran licencon. Dum la hungara revolucio de 1956 li armile defendis la policejon kaj ties prizonon kontraŭ la revoluciuloj. Lia rango estis subkolonelo. Inter 1959-1969 li instruis en Scienca Universitato Loránd Eötvös kiel katedrestro kaj komence docento, poste profesoro. Intertempe li kandidatiĝis en 1955, li doktoriĝis en 1960 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis pionoro de kodigaj laboroj pri la revoluciaj okazintaĵoj. Lia edzino naskis filon en 1951 kaj li ricevis unufoje premion en 1955.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A bűnösség és a szocialista jogtudat néhány összefüggése. (disertaĵo, 1955)
- Az állam belső biztonsága elleni bűntettek. (monografio, 1958, ankaŭ ruse kaj germane)
- Elméleti problémák az állam elleni bűntettek körében. (disertaĵo, 1960)
- Magyar büntető eljárási jog. 1–2. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1963-1966, 2-a eldono: 1971)
- A bűnüldözés elvi kérdései. (1971)