Péter Bihari
Péter Bihari | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 5-an de februaro 1840 en Zsadány (?) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 28-an de novembro 1888 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | latina • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Kálmán Bihari (en) |
Okupo | |
Okupo | filozofo instruisto |
Péter Bihari, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bihari Péter estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto. Liaj pseŭdonimoj estis Böszörményi kaj Bujdosó [bosormEnji bujdoŝO].
Péter Bihari[1] naskiĝis la 5-an de februaro 1840 en Zsadány (ne plene identigita vilaĝo en Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 28-an de novembro 1888 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Bihari frekventis gimnaziojn en Várad, Békés kaj Debrecen, poste li studis en Kalvinana Kolegio de Debrecen, poste en Universitato de Vieno, Sorbonne kaj aliaj universitatoj. Hejmenveninta li instruis en gimnazio de Szatmárnémeti (1868-1873), poste en Kalvinana Teologia Akademio de Budapeŝto, fine en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Li havis la instruan rangon privata instruisto ekde 1882. Li fondis gazeton en 1869 kaj redaktis ĝin kelkajn jarojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Kifejezett közérzelem Révész Bálint urnak... (poemo, 1856)
- Rövid nevelés- és oktatástan (1872)
- A philosophiai tudományok encyclopaediája (1875)
- Általános és hazai művelődéstörténet (1884)
- Iskolai és házi neveléstan (1885)
- Tiszta gondolkodástan vagy logika (1886)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo B, poste serĉu la nomon)