Péter Blaskó
Aspekto
Péter Blaskó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de junio 1948 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1970) |
Familio | |
Patro | János Blaskó |
Frat(in)oj | Balázs Blaskó kaj János Blaskó |
Infano | Borbála Blaskó (en) |
Okupo | |
Okupo | aktoro filmaktoro |
Péter BLASKÓ [blaŝkO], hungare Blaskó Péter, Esperante Petro Blaskó estas hungara aktoro. Lia patro estis János Blaskó (pentristo).
Péter Blaskó naskiĝis la 13-an de junio 1948 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Blaskó frekventis aktoran ĉeflernejojn inter 1966-1970 en Budapeŝto, dume li ricevis rolon en filmo en 1968. Li komencis sian veran aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto), poste li aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple Nacia Teatro (Miskolc), Teatro Thália (Budapeŝto), Teatro Petőfi (Veszprém). Li ricevis premion Kossuth en 2011, pli frue (ekde 1981) ankaŭ aliajn premiojn.
Liaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 36 kinejaj filmoj inter 1968-2010, ekzemple Egri csillagok (Steloj de Eger), 1968; Lumaj ventoj, 1969; Petőfi, 1973; Ni neniam mortos!, 1993
- 28 televiziaj filmoj (ankaŭ serioj) inter 1969-2010, ekzemple Bánk (banuso), 1987; Kisváros (Urbeto), 2000
- diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Rikardo la 3-a - George, princo Clarence; Reĝo Lear: - titolrolo; Molière: Tartufo - titolrolo; Henrik Ibsen: Peer Gynt - titolrolo; József Katona: Bánk (banuso) - banuso Petur; Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer, eskimo; István Örkény: Tóték (Familio Tót) - Tót