Saltu al enhavo

Péter Egri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Egri
Persona informo
Naskiĝo 27-an de januaro 1932 (1932-01-27)
en Budapeŝto
Morto 16-an de septembro 2002 (2002-09-16) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1954) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Erzsébet Abaffy Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo literaturhistoriisto
kritikisto
lektoro
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Péter Egri, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Egri Péter, estis hungara kritikisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Deutsch [dejĉ], lia edzino estis Erzsébet Abaffy.

Péter Egri[1][2] naskiĝis la  27-an de januaro 1932 (nun 1932-01-27) en Budapeŝto, li mortis la 16-an de septembro 2002 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Péter Egri devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1950, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1954, post 5 jaroj li doktoriĝis. Dum la lernojaroj li lernis jardekon ankaŭ pianadon. Post la diplomo li estis aspiranto en la universitato 3 jarojn, poste samloke li esploris jaron, pli poste li laboris en muzeo jaron kun akademia statuso. Inter 1960-1965 li estis asistanto en instituto de Scienca Universitato Lajos Kossuth, poste docento ĝis 1973, dum li estis katedrestro (1968–1971). Li revenis al Universitato Loránd Eötvös, kie li estis docento (1973–1978), profesoro (1978–2002), ankaŭ katedrestro (1978–1983). Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1962, li doktoriĝis en 1972 antaŭ la Hungara Scienca Akademio, krome li instruis lernojarojn en Britio kaj Usono. Lia ĉeftemo estis la anglalingva literaturo en la 20-a jarcento. Li ricevis premiojn inter 1992-2001.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Az adott világ varázsainak mérnöke. [József Attila.] (disertaĵo, 1959)
  • A polgári dekadencia kibontakozása James Joyce életművében. (disertaĵo, 1961)
  • James Joyce és Thomas Mann. Dekadencia és modernség. (monografio, 1967)
  • Dekadencia és modernség. Dekadens és modern törekvések az újabb európai regényirodalomban, különös tekintettel az álmok és látomások művészi szerepére. (disertaĵo, 1969)
  • A költészet valósága. Líra és lirizálódás. (1975)
  • Lukács György líraelméletéről. (1985)
  • Modern Games with Renaissance Form’s from Leonardo and Shakespeare to Warhol and Stoppard. (1996)
  • Text in Context. Literature and Sister Arts. (studenta lernolibro, 2001)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]