Péter Gerendás
Péter Gerendás | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de aprilo 1956 (68-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Dániel Gerendás (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | komponisto gitaristo muzikisto kantotekstisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Péter Gerendás [gerendAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerendás Péter estis hungara komponisto, gitaristo, tekstopoeto. Unu el liaj filoj estas Dániel Gerendás.
Péter Gerendás [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1956 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Gerendás devenis el juda familio. Li maturiĝis en lignoindustria mezlernejo, poste li studis muzikon en muzikarta mezlernejo, kiun li finis en 1979. Jam en 1976 li fondis orkestron, ili muzikadis popolkantojn de Sud-Ameriko. Li estis ano ankaŭ en ŝlagrorkerstroj. Inter 1983-1987 li muzikadis en Norvegio. Hejmenveninta li estis sola gitaristo, en 1987 li estis la unua en kantokonkurso de Hungara Televizio. Tiutempe li konstante komponadis kaj verkis tekstojn por ŝlagroj. Li kunlaboris kun kremo de la hungaraj ŝlagromuzikistoj. Li havas edzinon, kiu naskis 9 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1994-2008.
Elektitaj koncertoj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (2003)
Elektitaj komponaĵoj por teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- A tenger szerelmesei (ankaŭ aktoro, Teatro Petőfi (Sopron), 1997)
- Legyetek jók, ha tudtok (Teatro Gárdonyi Géza, 2000)
- Aranyborjú (ankaŭ aktoro, Teatro Madách, 2014)
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Gerendás Péter – Faludy (2006)
- Bartók országában (2008)
- Családregény (2010)
- Gitáromba kapaszkodva. Egy új CD és gondolatok (2013)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva membiografio kun foto Arkivigite je 2019-03-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- muziko de Gerendás