Péter Hűvösvölgyi
La naskiĝdato en la informkesto estas elpensita!
Péter Hűvösvölgyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1953 (71-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Judit Bonyár |
Parencoj | Ildikó Hűvösvölgyi () |
Okupo | |
Okupo | komponisto |
Péter Hűvösvölgyi [hUvoŝvoldji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hűvösvölgyi Péter estas hungara komponisto, gitaristo, buzukisto, mandolinisto. Lia parenco estas Ildikó Hűvösvölgyi, lia edzino estas Judit Bonyár, kiu naskis 2 filojn.
Péter Hűvösvölgyi [1] naskiĝis en la 20-a jarcento en Pécs.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Hűvösvölgyi komencis sian muzikan karieron en la fruaj 1990-aj jaroj en sia naskiĝurbo en orkestro, kiu ludis ĉefe ĵazon. En 2004 la geedza paro Bonyár-Hűvösvölgyi fondis propran orkestron, en la sekva jaro 2 aliaj muzikistoj aliĝis al ili. Ilia muziko estas mondmuziko kun originalaj komponaĵoj. La geedza paro ofte havas taskojn en Teatro Petőfi (Sopron). Hűvösvölgyi ricevis premiojn inter 1999 - 2017.
Elektitaj teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Piaf két arca (Pécs, 2006, poste en Göteborg)
- Prága, főpályaudvar (Pécs, 2011)
- Csongor és Tünde (Sopron, 2013)
- A szép Cerceruska (Sopron, 2015, komponisto)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo Arkivigite je 2019-11-02 per la retarkivo Wayback Machine
- aŭdeblaj muzikoj