Saltu al enhavo

Péter Hedvig

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Hedvig
Persona informo
Naskiĝo 20-an de junio 1928 (1928-06-20)
en Budapeŝto
Morto 18-an de junio 1999 (1999-06-18) (70-jaraĝa)
en Csobánka
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1948–1953) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo fizikokemiisto
kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Péter Hedvig, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Hedvig Péter, estis hungara fizikisto, altlerneja instruisto.

Péter Hedvig[1] naskiĝis la  20-an de junio 1928 (nun 1928-06-20) en Budapeŝto, li mortis la 18-an de junio 1999 en Csobánka.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Péter Hedvig maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1946, poste li akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1953. Post la diplomo li laboris en akademia instituto ĝis 1958, poste li revenis al la universitato, kie li estis lektoro ĝis 1962. Tamen interrompe li havis stipendion en 1960 en Universitato de Ilinojso ĉe Urbana–Champaign. Inter 1962–1989 li esploris en instituto pri plastoj en Budapeŝto, poste li pensiuliĝis, tamen li estis plu konsilisto. Intertempe li kandidatiĝis en 1958, li doktoriĝis en 1991 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li traktis la radiadkemion de polimeroj, kaj atingis internacie signifajn rezultojn ĉefe en la kampo de esplorado de radiad-induktitaj reagoj en solidaj plastoj. Li edziĝis en 1953, post 2 jaroj filino naskiĝis.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Magneto optikai jelenségek vizsgálata mikrohullámokon. (disertaĵo, 1957)
  • Kvantumelektronika. (monografieto, 1965)
  • Polimerek kombinált relaxációs vizsgálata. (1976)
  • Műanyagok villamosipari alkalmazása. (1976, tralaborita eldono: 1984)
  • Nagyenergiájú sugárzás hatása műanyagokra (disertaĵo, 1989)
  • A dielektromos permittivitás változása kaucsuk vulkanizálásakor (1996)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]