Péter Klobusiczky
Aspekto
Péter Klobusiczky | |||||
---|---|---|---|---|---|
hungara episkopo | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 26-an de junio 1752 en Fehérgyarmat | ||||
Morto | 2-an de julio 1843 (91-jaraĝa) en Kalocsa, ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1808–) katolika sacerdoto (1775–) romkatolika diakono (1774–) ![]() | ||||
| |||||
Episkopo de Szatmár | |||||
Dum | 1807- | ||||
Ĉefepiskopo de Kalocsa | |||||
Dum | 1821- | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Péter KLOBUSICZKY [klobuŝicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klobusiczky Péter estis hungara pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko, abato, monaĥo. Lia nobela antaŭnomo estis klobusici.
Péter Klobusiczky [1] naskiĝis la 26-an de junio 1752 en Fehérgyarmat. Li mortis la 2-an de julio 1843 en Kalocsa.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Péter Klobusiczky frekventis gimnazion, poste li aliĝis al jezuitoj en 1769. Li estis akceptita monaĥo en 1771, li pastriĝis en 1774. Pli frue en 1773 la ordeno Societo Jesuo estis malpermesita, tial li komencis sian pastran karieron en Szatmár. Liaj postenoj kaj titoloj estis:
- sekretario en 1776
- sekretario en 1787 en Kalocsa
- 1790 kanoniko en Kalocsa
- preposto en 1794
- episkopo en 1807 de Szatmár, en la sama jaro abato
- parlamenta deputito en 1812
- ĉefepiskopo en 1821 en Kalocsa
- interna sekreta konsilisto en 1822
- ĉefjuĝisto en 1825.
En 1831 li apogis la laboron kontraŭ epidemio de ĥolero. Li ricevis premion en 1827. Li aĝis 90, kiam li lastfoje predikis.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Halottas prédikáczió, melyet mélt. báró Perényi Francziska asszony... (1779)
- Kempis Tamás Krisztus követéséről írt könyvének az esztendő minden napjára válogatott tanításai (1787)
- Halottas beszéd, ..., midőn néh. mélt. Nagykárolyi gróf Károlyi József... (1803)
- Egyh. beszéd, melyet... a midőn ő herczegsége Hessen-Homburg magyar lovas ezredjének négy új zászlóit szentelné... (1819)
- Sermo per archiepiscopum Colocensem occasione installationis suae clerum... (1827)
- Reggeli és estéli imádság (Matenaj kaj vesperaj preĝoj kun biografio), (1891)