Saltu al enhavo

Péter Vályi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Vályi
Persona informo
Vályi Péter
Naskiĝo 25-an de decembro 1919 (1919-12-25)
en Szombathely
Morto 18-an de septembro 1973 (1973-09-18) (53-jaraĝa)
en Miskolc
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, Mm. B. 14. Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - kemia inĝenierarto (–1942) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Partio de Hungaraj Laboristoj
Hungara Socialista Laborista Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kemia inĝeniero
politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Péter Vályi [vAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi Péter estis hungara politikisto, ministro, kemiisto.

Péter Vályi [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1919 en Szombathely. Li mortis la 18-an de septembro 1973 en Miskolc.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Péter Vályi frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto, kie li ekhavis diplomon en 1942. Li laboris en diversaj uzinoj, krome li estis soldato kaj ankaŭ trudlaboristo. En la frua 1945 li estis arestita pro komunista propagando. Post monatoj li aliĝis al la komunistoj. Paŝo post paŝo li ricevis pli signifajn ŝtatajn kaj partiajn postenojn. Inter 1948 kaj 1952 li instruis en Universitato Marx Károly. Ekde 1954 li havis postenon en la ministerio. Inter 1967 kaj 1971 li estis ministro pri financo, poste vicĉefministro, krome li havis altajn partiajn postenojn. Li apartenis al stabo, kiu kreis Novan ekonomian mekanismon. Li mortis en akcidento, li perdis la ekvilibron kaj li falis en ferfandejon. Tiu morto kreis longe temon al la publiko.