Péteri
Aspekto
Péteri (pEteri) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Monor. Péter signifas: Petro.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- 47° 23′ 07″ N 19° 24′ 44″ O / 47.38528 °N, 19.41222 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 07″ N 19° 24′ 44″ O / 47.38528 °N, 19.41222 °O (mapo)
- Areo:12 km²
- Loĝantaro:1900
- Poŝtkodo: 2209
- Telefonprefikso: 29
Situo
[redakti | redakti fonton]Péteri situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, inter urboj Gyömrő, Üllő kaj Monor. La ĉefurbo troviĝas je 28 km-oj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenas el 1258. En la turka erao la komunumo senhomiĝis. En 1742 slovakoj refondis ĝin.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj estas luterana preĝejo de 1830, nobeldomo de Földváry-Boér (interne kulturdomo kaj biblioteko) kaj fiŝkaptista lago.