Saltu al enhavo

Pēteris Stučka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pēteris Stučka
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1865 (1865-07-26)
en Gubernio Livonio
Morto 25-an de januaro 1932 (1932-01-25) (66-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Nekropolo en la muro de la Kremlo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj latvarusa
Ŝtataneco Latvio
Sovetunio
Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
unua ŝtata gimnazio de Rigo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Amkunulo Dora Stučka Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
verkisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pēteris Stučka, rusigite Петерис Стyчка, foje ankaŭ plene ruse Пётр Стyчка, Pjotr Stuĉka, n. la 26-an de julio 1865, laŭ la malnova julia kalendaro la 14-an de julio, m. la 25-an de januaro 1932), estis latva juristo kaj komunisto, gvidanto de la por-bolŝevika pupa registaro "Latva Socialisma Soveta Respubliko" en Latvio, ekzistinta inter decembro 1918 kaj aŭgusto 1919 dum la Latva milito de sendependeco de 1918 ĝis 1920, kaj poste ŝtatisto en la Sovetunio.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Stučka naskiĝis en Latvio, en la gubernio Livonio,[1] parto de la Rusia Imperio. Lia patro estis prospera farmisto, lia patrino estis instruisto. Li edukiĝis en germana gimnazio en Rigo, kaj poste en Peterburga Universitato, kie li studis juron. Post diplomiĝo en 1888, li revenis al Latvio, kie li praktikis kiel advokato, kaj estis unu el la gvidantoj de la sendependisma politika kaj kultura movado Jaunā strāva ("Nova fluo") fine de la 19-a jarcento, produktiva verkisto kaj tradukisto, kaj redaktisto de gazetoj kaj periodaĵoj en la latva lingvo. Li estis arestita en 1897, kaj juĝita al kvinjara ekzilo en la Gubernio Vjatka, nomata laŭ la rivero Vjatka (Вятка), kie li estis permesita daŭrigi praktiki juron. Kiam la Rusia Socialdemokrata Partio dividiĝis en ĝiaj frakcioj Bolŝevikoj kaj Menŝevikoj, Stučka subtenis la bolŝevikojn, kiuj estis gviditaj de Vladimir Lenin. En 1904, li estis unu el la organizantoj de la Latva Socialdemokrata Laborista Partio, kiu okazigis sian unuan kongreson kaŝe en Rigo.[2] Tiu partio ŝanĝis sian nomon en marto 1919 al Latvia Komunista Partio (latve Latvijas Komunistiskā partija), kaj ne havas rilaton al alia samnoma partio, fonditaj de latvaj menŝevikoj en junio 1918.

Post la Februara Revolucio, kiu renversis la caron Nikolao la 2-a de Rusio, Stučka subtenis la aprilajn tezojn de Lenin, kiuj postulis duan, bolŝevik-gviditan revolucion, kaj organizis la taĉmenton de latvaj. fusilistoj kiuj ludis decidan rolon en la Oktobra Revolucio.

Nomumita Popolkomisaro por Justeco en la unua bolŝevika registaro, la 7-an de novembro 1917, li respondecis pri abolicio de ĉiuj ekzistantaj juĝaj institucioj, anstataŭigante ilin per lokaj tribunaloj konsistantaj el juĝisto kaj du asistantoj, kreitaj de lokaj sovetoj, kaj por dekreti ke ekzistantaj. leĝoj devus esti traktitaj kiel validaj nur kie "ili ne estas en kontraŭdiro kun la revolucia konscienco." En artikolo publikigita en 1919, li ankaŭ klarigis, ke la soveto trudis punojn al individuoj ne por postuli venĝon aŭ elkulpigi individuan kulpon, sed kiel mezuron de socia defendo kontraŭ malamikoj de la revolucio.[3]

La rezulto, kiel Stučka notis retrospektive, estis ke "de novembro 1917 ĝis 1922, juro formale mankis."

En februaro 1918, Stučka revenis al Latvio, kie li estis prezidanto de la registaro de la mallongdaŭra "Latva Socialisma Soveta Respubliko" de decembro 1918 ĝis aŭgusto 1919. Post la kolapso de la latva komunista registaro en aŭgusto 1919 post la kontraŭofensivo de la Latva Armeo kaj aliancitaj trupoj en la Latva milito de sendependeco, Stučka revenis definitive al Rusio. En 1920–32, li laboris en Komintern, kiel membro, kaj estis prezidanto de la Internacia Kontrolkomisiono en 1924–28.

En 1923, Stučka, estis nomumita la unua ĉefĵuĝisto de la rusa SFSR. Li tenis tiun postenon ĝis sia morto en 1932.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. oficiale ruse Лифляндская губерния, latve Vidzemes guberņa, estone Liivimaa kubermang kaj germane Livländisches Gouvernement (vidu la tekston pri germanaj baltoj)
  2. Lazitch, Branko, Drachkovitch, Milorad (1973). Biographical Dictionary of the Comintern (angle). Ĉikago: eldonejo University of Chicago Press paĝo 389. ISBN 0-8179-1211-8.
  3. Aleksandr Solĵenicin: The Gulag Archipelago, en Esperanto La Gulaga Arkipelago, volumo 2, angla eldono de 1976, de la eldonejo Fontana en Londono, paĝo 130.
  • La unua versio de la teksto ekestis la 5-an de decembro 2024 baze laŭ modelo de la koncerna anglalingva vikipedia artikolo. Por aldonaj referencoj kaj aldonaj ampleksigaj informoj vidu tie. Kiel kutime en la angla vikipedio, la referencoj indikitaj tie estas precipe anglalingvaj. Aldono de latvaj aŭ alilingvaj referencoj ĉi tie estus bonvena.