Saltu al enhavo

Paços de Ferreira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paços de Ferreira
municipo de Portugalio • urbo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4590–4595
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 56 340  (2011) [+]
Loĝdenso 794 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 8° 23′ U (mapo)41.283333333333-8.3833333333333 [+]
Alto 300 m [+]
Areo 70,99 km² (7 099 ha) [+]
Horzono Okcidenteŭropa Tempo [+]
Paços de Ferreira (Portugalio)
Paços de Ferreira (Portugalio)
DEC
Situo de Paços de Ferreira

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Paços de Ferreira [+]
vdr

Paços de Ferreira estas urbo kaj municipo en la nordo de Portugalio kun 9 669 loĝantoj (2021), nome en la subregiono Tâmega e Sousa, apartenanta al la Norda regiono kaj al la distrikto Porto.

Ĝi estas la sidejo de la municipo Paços de Ferreira, kiu havas totalan areon de 70,99 km², 55 595 loĝantojn en 2021 kaj loĝdenson de 783 loĝantoj por km², subdividita en 12 fregezioj. La municipo estas limigita oriente de Lousada, sude de Paredes, sudokcidente de Valongo kaj okcidente kaj norde de Santo Tirso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastrumo de Citânia de Sanfins.

La areo jam estis loĝata en prahistoriaj tempoj, kiel atestas Dolmeno de Leira Longa, en Lamoso. De la Ferepoko devenas kelkaj kastrumoj (Citânia de Sanfins). De la periodo de suevoj restis loknomoj kiel Freamunde, Eiriz. Kaj simile ankaŭ de la epoko de araboj restis toponimoj kiel Aldozinde, en Carvalhosa.

La plej frua dokumento pri la teritorio estas donaco al la Monaĥejo de Santa Maria de Cacães (Eiriz) de Ferreira, datita de la jaro 976. "Villa Colina" kaj "Villa Cova" estas fundamentaj referencoj en la Libro de Mumadona Dias, kiam tiu grafino de Portugalio en la 10-a jarcento, listigas siajn havaĵojn kaj preĝejojn en Ferreira. En la periodo de la fondo de Portugalio, la familio Ferreira kaj ilia bieno Quinta e Honra en la fregezio Eiriz, estis gravaj kavaliroj. En la 13-a jarcento ankaŭ aliaj nobelaj familioj gravis kiel Sousa kun Ferreira. La kavaliro Mem Viegas de Sousa estis senjoro kaj kavaliro de bienoj en Carvalhosa, Eiriz, Sanfins de Ferreira, kiel indikis Gonçalo Mendes de Sousa.

En la 12-a kaj 13-a jarcentoj ekestis ekleziaj konfliktoj inter la diocezoj de Porto kaj Braga, ĉar ambaŭ sopiris por la teritorio de Paços de Ferreira, kion finfine ili disdividis, kaj la konflikto pluis ĝis 1882. Pro la diversaj inetresoj la militoj de la 17-a kaj 18-a jarcentoj rezultis en kromaj disdividoj inter la lokanoj de la areo.

En 1836 je la liberalaj reformoj oni kreis la municipon. Komence de la 20-a jarcento, loka instruisto, nome Albino de Matos, inventis serion de instrumentoj por la instruado de geometrio en la portugalaj bazlernejoj. La fabriko kiun li instalis por la produktado de tiuj instrumentoj kreskis rapide, eĉ kiel ĝermo de industrio de mebloj, kiu en la dua duono de la 20-a jarcento, kongrue kun la ekonomia disvolvigo de lalando, konvertiĝis al la ekproduktado de hejmaj mebloj.

La loĝantaro kreskis konstante laŭlonge de la 20-a jarcento el 11 900 loĝantoj jarcentkomence ĝis nunaj 56 000.

Fregezioj[redakti | redakti fonton]

La municipo Paços de Ferreira estas subdividita en 12 freguesias, nome:

  • Carvalhosa (vila, urbeto)
  • Eiriz
  • Ferreira (vila, urbeto)
  • Figueiró
  • Freamunde (cidade, urbo)
  • Meixomil
  • Penamaior
  • Raimonda
  • Seroa
  • Unioj de fregezioj
    • Frazão Arreigada- kun Frazão (vila) kaj Arreigada, kaj sidejo en la unua
    • Paços de Ferreira - kun Modelos kaj la urbo sidejo de la municipo
    • Sanfins Lamoso Codessos - kun Codessos, Lamoso kaj Sanfins de Ferreira, kaj sidejo en tiu lasta

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Citânia de Sanfins (Nacia Monumento)
  • Monaĥejo de Ferreira (Nacia Monumento)
  • Dolmeno de Lamoso
  • Pilorio de Paços de Ferreira
  • Penedo das Ninfas
  • Kapelo de São Francisco (Freamunde)
  • Krucmonumento de Eiriz

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paços de Ferreira en la portugala Vikipedio.