Li estis mirinfano, filo de militista muzikisto. Debutis kiam li estis nur 7jaraĝa en La Korunjo. Studis en Santiago de Compostela el 1846 al 1849 ĉe José Courtier, unua violonisto de la katedralo kaj profesoro de la Muziklernejo de Santiago de Compostela. Poste li translokiĝis al Pontevedra kaj Madrido, kie li ricevis stipendion de la reĝino Isabel la 2-a por plustudi en la Konservatorio de Parizo. Sed kiam li veturis tien, li kaj la patrino malsaniĝis en Biarritz, Francio, la patrino mortiĝis kaj li orfiĝis kiam estis nur 12jaraĝa.
Post tio lia koncerta kariero malhelpis pluan studadon kaj veturigis lin tra Eŭropo kaj Ameriko. Li posedis du violonojn Stradivarius: el kiuj unu estis donaco de la reĝino Isabel kaj akirita al Jean Baptiste Vuillaume, kaj alia aĉetita al Gand kaj Bernardel.
Lia universalaj famo kaj prestiĝo kial koncertisto manifestiĝis ekzemple kiam unu el liaj koncertoj de la St James's Hall de Londono aperis en verko de Arthur Conan Doyle nome "La Ligo de la ruĝkapuloj", kie Sherlock Holmes prokrastigas sian priserĉadojn por ĉeesti koncerton de Sarasate.
Nuntempe la konservatorio kaj ĉefa avenuo de Pamplona portas lian nomon.
En lia muziko gravas la influo kaj ĉeesto de la hispana folkloro.
El 1903 al 1904, Pablo de Sarasate faris kelkajn registrojn por la brita entrepreno The Grammophone & Typewritter Limited, kun akompano de pianistoj kies nomoj ne estas konataj. Tiuj registroj estis farataj sur cilindroj, ankoraŭ uzataj tiam, kaj tiuj registroj estis poste transskribitaj al diskoj per teknikoj mekanik-akustikoj.
Aktuale restas 10 sesioj de registro de Sarasate, kiu eble estas lia tuta produktaro. La jena tabelo detaligas la ekzistantajn registrojn en formato de diskoj:[1]
Titolo
Aŭtoro
Numero de katalogo
Numero de peco
Caprice Basque (Capricho vasco) Opus 24
Pablo de Sarasate
GC-37929
4262o
Zigeunerweisen Pt.1 (Aires gitanos, 1a parto) Opus 20
Litografio de Pablo de Sarasate.Pablo de Sarasate.SARASATE, Pablo. Vuestro amigo y paisano Pablo Sarasate (Korespondado). Alberto Huarte Myers. Pamplona, 1996.
ALTADILL, Julio. Memorias de Sarasate. Imprenta de Aramendía y Onsalo, Pamplona, 1909.
CAYCEDO H., Andrés. Sarasate y su tiempo. Secretaría de Cultura, Gobierno de Carabobo. Valencia (Venezuela), 1992.
G. IBERNI, Luis. Pablo Sarasate. Instituto Complutense de Ciencias Musicales. Madrid, 1994.
PÉREZ OLLO, Fernando. Sarasate. Fondo de Publicaciones del Gobierno de Navarra. Pamplona, 1980.
PLATÓN MEILÁN, Custodia. Pablo Sarasate (1844–1908). Eunsa, Ediciones Universidad de Navarra, S.A. Barañáin, 2000.