Paco León
Paco León | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1974 (50-jaraĝa) en Sevilo | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio ![]() | ||||
Familio | |||||
Patrino | Carmina Barrios ![]() | ||||
Gefratoj | María León ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Luisma vd | ||||
Okupo | aktoro televida aktoro filmproduktoro filmreĝisoro scenaristo ![]() | ||||
Aktiva dum | 1999– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francisco «Paco» LEÓN Barrios (Sevilo, 4a de oktobro 1974) estas hispana kina aktoro, reĝisoro kaj produktoro. Li estas frato de la aktorino María León kaj filo de Carmina Barrios.
Li famiĝis en 2005 per la televida serio Aída, en kiu li ludis la rolon de Luis Mariano «Luisma» García García, iama drogulo; pro tiu rolo, li ricevis nombrajn premiojn. Krome li estis protagonisto de filmoj kiel No lo llames amor... llámalo X, Kiki, el amor se hace, Embarazados, 7 años, Toc toc kaj La tribu.
En julio 2012, León reĝisoris la filmon Carmina o revienta, en kiu lia patrino Carmina Barrios ludas la rolon de 58-jarulino kiu regas gastejon en Sevilo kaj kiu suferinte ŝtelojn, cerbumas manieron rekuperi la monon, kiun ŝi bezonas por vivteni sian familion.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 2002 Asalto informático
- 2003 La vida mancha
- 2005 Reinas
- 2006 La dama boba
- Los managers
- 2008 Sexykiller, morirás por ella
- 2009 Dieta mediterránea
- 2011 No lo llames amor... llámalo X
- 2012 Carmina o revienta
- 2013 3 bodas de más
- 2016 Kiki, el amor se hace
- Embarazados
- 7 años
- 2017 Toc toc
- 2018 La tribu
- 2021 La Casa de las Flores: la película
- Mamá o papá
- 2022 No mires a los ojos
- El insoportable peso de un talento descomunal
- 2023 Mari(dos)
- 2024 Sin instrucciones
- 2025 Aída y vuelta