Pacpreĝejo (Jena)
Packirko (germane: Friedenskirche) estas protestantisma kirko ĉe la angulo inter la stratoj Humboldtstraße kaj Philosophenweg en Jena, Germanujo. Apartenas la komunumo al la eklezia distrikto Jena ene de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝia unua nomo estis Kirko Johano Georgo laŭ duko Johano Georgo la 2-a (Saksio-Eisenach): tiam temis pri tombeja kirko por Johana Tombejo kaj ĝian konstruon gvidis inter 1686 kaj 1693 Johann Heinrich Gengenbach kaj Johann Leonhard Reinhold. Konstruestro ĝis 1691 estis Johann Mützel kaj en julio 1693 sukcesis solena inaŭguro. En 1743 ĝi fariĝis porgarnizona: La tiam kutima nomo Garnisonskirche estiĝis nur en 1946 Friedenskirche.
Arkitekturo
[redakti | redakti fonton]La granda halokirko havas kvinflankan ĥorejon kaŭ altan, okangulan altaran turon kun larĝaj pilastroj angulare. Ĝin kovris spajro kun lanterno. Du flankaj navoj borderas kaj eoste estas arko kiu sin aperas en la direkto de la ĥorejo. Restaŭrado estis en 1893 kaj la interno parte alifariĝis, aparte la galerioj. La plafono supre de la galerioj estas pli malalta, dume la lignan spegul-volbon mezan ornamis stukaĵojn (ekz. akantoj kaj laŭrokronoj). La fasado kontentigis siatempajn imponvolon. Ĉe la norda portalo estas reliefo de 1743 kun monogramo de duko Ernesto Aŭgusto la 2-a kaj ornamaj trofeoj. Spegulbildon, kiun kreis en 1930/31 Jürgen Wegener, estas kovrita. La predikeja altaro estis refarita en plia modesteco post 1835 kaj la vitralojn altarejajn faris post 1945 Fritz Körner. La blanka-griza farbado estas de 1960/61. Ene de la kirko troviĝas 13 epitafoj el la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Rimarkindas epitafoj por la Tannenberger-oj kun bildoj pri la jesuaj entombigo kaj resurekto. Eoste de la navo estas epitafo por Heinrich Wismar kaj Balthasar Beyer. Tian artaĵon por Franz von Witzendorf kreis eble Johann Samuel Nahl. Ok portretbildoj de ekleziuloj el Jena (de la jarcentoj 17-a kaj 18-a) antaŭe troviĝis en la Miĥaelo-kirko. Portreton komplekorpan de superintendanto Johann Gottlob Marezoll faris en 1828 Louise Seidler.
Orgenon kun 28 registroj sur 2 klavaroj kaj kun pedalo kreis en 1910 Wilhelm Sauer. Saŭer mem ŝanĝis en 1950 la instrumentan dispozicion.[2]
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler, Thüringen. Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6, 647-648