Saltu al enhavo

Rizobirdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Padda)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rizobirdoj
Java rizobirdo (Padda oryzivora)
Java rizobirdo (Padda oryzivora)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Estrildedoj Estrildidae
Genro: Rizobirdoj Padda
Reichenbach, 1850
Specioj
  • P. oryzivora
  • P. fuscata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rizobirdoj (Padda) estas genro de birdoj el familio Estrildedoj, endemiaj en kelkaj insuloj de suda Indonezio. Ili estas malgrandaj, rondecaj kaj sociemaj paseroformaj birdoj, kiuj manĝas plejparte grenojn kaj semojn, kaj frekventas malfermajn herbejojn kaj agrokulturajn kampojn, aparte tiujn de rizo.

La genro enhavas du tre similajn speciojn. Ambaŭ ili estas birdoj kun dikaj bekoj, nigraj kapoj kaj blankaj vangoj. Seksan duformismon ĝi ne havas, ambaŭ seksoj aspektas simile. Adoleskaj birdoj similas al plenkreskuloj, sed estas pli palkoloraj kaj brunecaj. La voko de ambaŭ seksoj estas mallonga noto "ĉip", kaj la kanto estas longa serio de vokoj: "ĉipĉipĉipĉipĉipĉipĉipĉip".

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Padda enkondukis en jaro 1850 germana naturalisto Ludwig Reichenbach por la Java rizobirdo.[1][2] La vorto "Padda" mem estis la kutima nomo por Java rizobirdo en angla lingvo, enkondukita en 1743 far angla naturalisto George Edwards. Probable ĝi estas iom ŝanĝita malaja vorto padi ("rizo").[3][4]

Dum longa tempo iuj taksonomiistoj proponis unuigi tiun ĉi genron kun genro Lonchura, kie nun estas birdoj nomataj manikenoj kaj munioj.

Nun la Internacia Ornitologia Komitato agnoskas du speciojn de rizobirdoj:[5]

Bildo Scienca nomo Kutima nomo Arealo
Padda oryzivora (Linnaeus, 1758) Java rizobirdo Javo
Padda fuscata (Vieillot, 1807) Timora rizobirdo Timoro

Java rizobirdo estas populara maskota dombirdo. Dum longa tempo tiuj ĉi birdoj estas kaptataj kaj vendataj tra tuta la mondo, kaj fuĝintaj kaj resovaĝiĝintaj birdoj formis populaciojn en naturo en multaj lokoj de la monto, tre for de ĝia natura arealo. En siaj naturaj vivlokoj ambaŭ specioj de Padda estas minacataj pro trokaptado por vendi kiel maskotoj.

Kuriozaĵo

[redakti | redakti fonton]

La Java rizobirdo, (Padda oryzivoraLonchura oryzivora) klakas la bekon dum kantado. Ĵusa studo konstatis, ke maskloj kongruigas tiun klakadon kun la kantosekvencoj je maniero simila al tiu de perkutado en muziko.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Reichenbach, Ludwig. (1850) Avium Systema Naturale (germane). Dresden and Leipzig: Expedition Vollständigsten Naturgeschichte.
  2. (1968) Check-List of Birds of the World 14. Cambridge, Massachusetts: Museum of Comparative Zoology.
  3. Edwards, George. (1743) A Natural History of Uncommon Birds Part I. London: Printed for the author at the College of Physicians.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. Waxbills, parrotfinches, munias, whydahs, Olive Warbler, accentors, pipits. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 12 July 2021 .
  6. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Soma, M. kaj Mori, C. (2015). The songbird as a percussionist: syntatic rules for non-vocal sound and song production in Java Sparrows. PLoS ONE, 10 (5): e0124876.