Saltu al enhavo

Java rizobirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Java rizobirdo
Java rizobirdo de dorso
Java rizobirdo de dorso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Estrildedoj Estrildidae
Genro: Rizobirdoj Padda
Specio: Java rizobirdo Padda oryzivora
Padda oryzivora
Reichenbach, 1850
Konserva statuso
Sinonimoj
  • Loxia oryzivora Linnaeus, 1758
  • Lonchura oryzivora (Linnaeus, 1758)
  • Lonchura oryzivora ssp. oryzivora Dowsett and Forbes-Watson, 1993
  • Lonchura oryzivora ssp. oryzivora Christidis and Boles, 1994
  • Lonchura oryzivora ssp. oryzivora Christidis and Boles, 2008
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Java rizobirdo (Padda oryzivora) estas malgranda paseroforma birdo el genro rizobirdoj de familio Estrildedoj. Inter aliaj ĝiaj kutimaj nomoj troveblaj en diversaj lingvoj estas Java pasero, Java fringobunĉo (de japana 文鳥 bunchō).[2] Tiu ĉi specio estas endemia en kelkaj insuloj de Indonezio: Javo, Balio, Bawean kaj malgrandaj insuletoj apud ili. Krome, ĝi estas populara kaĝa dombirdo, kiu vivas en homaj domoj en multaj partoj de la mondo, kaj kie la klimato permesas ĝi formis multajn resovaĝiĝintaj populacioj tre malproksime de ĝia natura arealo.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Paro de Javaj rizobirdoj en sia kaĝo, 2023

Javan rizobirdon unue formale priskribis Karolo Lineo en la 10-a eldono de sia fundamenta verko Systema Naturae en jaro 1758. Li tiam apartenigis la specion al genro Loxia kaj donis al ĝi dunomon Loxia oryzivora.[3] La specia epiteto estas kunmetaĵo de latinaj vortoj oryza ("rizo") kaj -vorus ("vorulo").[4] Lineo bazis sian priskribon je priskribo kaj ilustraĵo de "Padda or Rice-bird" en verko A Natural History of Uncommon Birds far angla naturalisto George Edwards de jaro 1743. Edwards erare kredis ke la birdo venis el Ĉinio, sed li menciis la kutiman nomon "Java pasero".[5] En 1850 germana naturalisto Ludwig Reichenbach enkondukis por ĝi apartan genron Padda, al kiu poste aldoniĝis ankaŭ Timora rizobirdo.[6][7] En 2020 aperis proponoj unuigi genron Padda kun genro Lonchura,[8] sed ĝis nun en 2024 Internacia Ornitologia Komitato kaj aliaj birdosistematikaj aŭtoritatoj ne atingis interkonsenton pri tio ĉi.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Java rizobirdo estas nur iom pli granda ol dompasero: 15–17 cm longa kaj ĉirkaŭ 24.5 g peza. Malgraŭ tiuj ĉi modestaj mezuroj, ĝi estas verŝajne la plej granda birdo en la familio Estrildedoj, kiu enhavas nure tre malgrandajn birdetojn.[9]

Seksan duformismon ĉi tiu specio ne havas, ambaŭ seksoj aspektas same: la birdo havas grizan bruston, grizajn suprajn partojn de la plumaro, rozkolorecan ventron, nigran kapon kun blankaj vangoj, ruĝan ringon ĉirkaŭ okuloj, rozkolorajn krurojn kaj piedojn kaj dikan, konusforman, brile ruĝan bekon. Adoleskuloj estas preskaŭ tute brunaj, iom pli helaj de malsupre ol de supre, kaj havas nigran kapon sen la blankaj vangoj. Tre junaj birdoj havas nigran bekon iom rozkolorecan ĉe la bazo.

La voko estas unu abrupta noto "ĉip", kaj la longa kanto estas serio de tiuj notoj: "ĉipĉipĉipĉipĉipĉipĉip". Krome, ili havas apartajn trilajn vokojn, kiujn ili uzas dum sociaj interagoj kun samspecianoj, kaj kiuj varias depende de kunteksto: en agresaj situacioj la triloj estas pli laŭtaj, rapidaj kaj sondiversaj, kaj dum amikemaj interagoj pli mallaŭtaj kaj malrapidaj. Tiuj ĉi diferencoj estas malfacile aŭdeblaj por homa orelo, sed por la birdoj ili formas la bazon de socia komunikiĝo kaj la komunuman "lingvon" por esprimi siajn sentojn kaj emojn.[10] La Rizobirdo, (Padda oryzivoraLonchura oryzivora) klakas la bekon dum kantado. Ĵusa studo konstatis, ke maskloj kongruigas tiun klakadon kun la kantosekvencoj je maniero simila al tiu de perkutado en muziko.[11]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]
Plenkreskulo en Havajoj
Tre juna adoleskulo en Havajoj kun ankoraŭ nigra beko
Blanka bunĉo en Japanio

Java rizobirdo estas tre sociema birdo, kiu emas furaĝi en grandaj birdaroj. Plejparto de ĝia dieto konsistas je semoj de poacoj, kaj la birdoj frekventas malfermajn herbejojn kaj iam agrokulturajn kampojn, aparte tiujn kie kreskas rizo. Ĝia amo de rizo donis al la birdo kaj la sciencan, kaj la kutiman nomon. Por konstrui neston, tamen, la birdoj bezonas arbon aŭ alian altaĵon, interalie ili ofte nestas en homaj konstruaĵoj. Kutime la ovaro konsistas el 6–8 ovoj.

Natura arealo de Java rizobirdo estas nur insuloj Javo, Balio kaj Bawean en Indonezio, sed pro ĝia populareco kiel dombirdo ĝi formis multajn resovaĝiĝintajn populaciojn. Ĝi estas enkondukita en multajn lokojn de Hindia subkontinento,[12] estas vidita en Srilanko, sed en ĉeflanda Bharato ĝi ne establiĝis.[13] Ĝi iĝis relative kutima birdo en naturo en Havajoj, aparte sur Oahuo. En Karibio ĝi estas enkondukita en Puertoriko kaj iĝis kutima en multaj regionoj de la insulo, aparte en cirkaŭo de Sanĥuano. Javaj rizobirdoj ankaŭ estas raportitaj en Jamajko, sed en aliaj insuloj ili ne estas viditaj.[14] Krome, la specio establiĝis en Kristnaskinsulo, kiu estas insulo apud marbordo de Uesta Aŭstralio.

Rilato kun homoj

[redakti | redakti fonton]

Java rizobirdo estis populara kaĝa dombirdo en Azio dum multaj jarcentoj. En Ĉinio la plej fruaj mencioj de domaj rizobirdoj apartenas al tempoj de dinastio Ming, kaj en Japanio al la 17-a jarcento. Natsume Sōseki, fama verkisto de Mejĵi-erao, verkis eseon pri sia doma Java rizobirdo. Oni supozas, ke al la fino de la 18-a jarcento la birdoj estas alportitaj ankaŭ al Eŭropo, plej verŝajne far maristoj, veturistoj kaj negocistoj, kaj ili baldaŭ iĝis modaj tie. En komenco de la 19-a jarcento franca ornitologo Louis Pierre Vieillot jam priskribis la specion kiel populara kaĝbirdo en Eŭropo.[15] En Usono Java rizobirdo estis inter la plej popularaj kaĝbirdaj specioj en la 1960-aj1970-aj jaroj, sed poste vendi, aĉeti kaj posedi ilin iĝis malpermesite pro timo ke resovaĝiĝinte tiuj ĉi birdoj povas iĝi danĝero por agrokulturo. La leĝaro diversas de subŝtato al subŝtato, sed, ekzemple, en Kalifornio la birdo kontraŭleĝas ĝis nun, eĉ malgraŭ tio, ke multe pli rizdependaj landoj kiel Ĉinio aŭ Japanio neniam provis reguligi tiun ĉi birdon.

En Azio Javaj rizobirdoj estas plej ofte bredataj kaj kreskigitaj far homoj en kapteco, kaj ili iĝas tre amikemaj kaj lojalaj al siaj homoj. Kutime ili ne forflugas malproksime de la homo eĉ ellasite el kaĝo. Pro la sociema naturo de la birdo, tamen, estas malrekomendinte teni unu birdon sola. Multe pli bone estas havi ilin en paroj aŭ malgrandaj birdaroj.

Pro longa historio de kunvivo de Javaj rizobirdoj kun homoj estiel ornamaj kaĝbirdoj, pluraj kolorvarioj estas kreitaj. Unu el ili, la pure blanka leŭcista formo, estas konata en Japanio dum almenaŭ kelkaj jarcentoj.[15] Krom la blanka, inter aliaj variaj kolorigoj estas la arĝenta, la opala, la sablokolora, la izabela, la pastela, la kremkolora, la agata, kaj la bunta, nomata en la japana sakura bunchō.

En nunaj tempoj la birdo estas verŝajne la plej populara en Japanio, kie ĝi nomiĝas bunĉo (de japana 文鳥ブンチョウ, bunchō). Tie ekzistas multaj komunumoj de admirantoj de la birdoj. Inter 1996 kaj fino de 2016 eldoniĝis mangao Bunchō-sama to watashi (文鳥様と私, "Senjoro Bunĉo kaj mi") far manga-artistino Ima Iĉiko. Ĝi estas nefikcia mangao, en kiu la aŭtorino humure, sed kun granda amo kaj respekto, rakontas pri Javaj rizobirdoj, kiuj vivis kun ŝi, kaj montras iliajn ĉarmajn, amuzajn kaj diversajn personecoj.

Konserva statuso

[redakti | redakti fonton]

En multaj landoj Java rizobirdoj estas aŭ estis konsiderata agrokultura damaĝulo, aparte por rizkultivado. Pro tio ĉi ili ofte estis ĉasataj aŭ kaptataj. Kune kun habitatdetruo kaj ada kaptado por vendado kiel ornamaj dombirdoj, tio ĉi kondukis al granda malkresko de populacioj de la specio en ĝia natura arealo, kaj la birdoj iĝis pli kaj pli nekutimaj en naturo. Nuntempe IUCN listas la specion endanĝerita kaj asertas ke ne pli ol 10,000 birdoj restas en naturo.[1] Java rizobirdo ankaŭ estas listita en Aldonaĵo II de CITES.[16][17] Laŭ raportoj de konservoprogramo TRAFFIC, malgraŭ ke Indonezio malpermesis kaptadon de la birdoj en ilia natura arealo, la kaptado daŭriĝas kontraŭleĝe, ĉar la birdoj popularas en merkato de ekzotaj maskotoj pro sia bela aspekto kaj distinga kanto.[18]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2021). “Padda oryzivora”, IUCN Red List of Threatened Species 2021, p. e.T22719912A183133210. doi:10.2305/IUCN.UK.2021-3.RLTS.T22719912A183133210.en. Alirita 8 May 2022.. 
  2. Java Sparrow – Padda oryzivora (may change to Lonchura oryzivora). eFinch.com
  3. Linnaeus, Carl. (1758) Systema Naturae per regna tria naturae, secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1 (latine), Holmiae (Stockholm): Laurentii Salvii.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. Edwards, George. (1743) A Natural History of Uncommon Birds Part I. London: Printed for the author at the College of Physicians, p. 41, 42, Plates 41, 42.
  6. Reichenbach, Ludwig. (1850) Avium Systema Naturale (germane). Dresden and Leipzig: Expedition Vollständigsten Naturgeschichte.
  7. (1968) Check-List of Birds of the World 14. Cambridge, Massachusetts: Museum of Comparative Zoology.
  8. (2020) “A comprehensive phylogeny and taxonomic evaluation of the waxbills (Aves: Estrildidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 146, p. 106757. doi:10.1016/j.ympev.2020.106757. Bibkodo:2020MolPE.14606757O. 
  9. (2008) CRC Handbook of Avian Body Masses, 2‑a eldono, CRC Press. ISBN 978-1-4200-6444-5.
  10. (Decembro 2018) “Trill-calls in Java sparrows: Repetition rate determines the category of acoustically similar calls in different behavioral contexts”, Behavioural Processes 157, p. 68–72. doi:10.1016/j.beproc.2018.08.010. 
  11. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Soma, M. kaj Mori, C. (2015). The songbird as a percussionist: syntatic rules for non-vocal sound and song production in Java Sparrows. PLoS ONE, 10 (5): e0124876.
  12. Hume, Allan Octavian. The Nests and Eggs of Indian Birds, Volume II. R. H. Porter, 1890, p. 128
  13. Ceylon Bird Club Rarities and Records Committee : Appendix II. Alirita 22 March 2022 .
  14. Raffaele, Herbert A.. (23 April 2010) Birds of the West Indies. Princeton University Press, p. 196–. ISBN 978-1-4008-3618-5.
  15. 15,0 15,1 Jürgen Nicolai (Hrsg), Joachim Steinbacher (Hrsg), Renate van den Elzen, Gerhard Hofmann: Prachtfinken - Australien, Ozeanien, Südostasien. Eugen Ulmer Verlag, Stuttgart 2001, ISBN 3-8001-3249-4. S. 209
  16. Appendices | CITES. Alirita 2022-01-14 .
  17. "Red List: Northern Bald Ibis, Pink Pigeon making a comeback". (en-us)
  18. Asian Songbirds - Species we work with at TRAFFIC (angle). Alirita 2019-01-10 .