Saltu al enhavo

Padre Padrone

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Padre Padrone
filmo
Originala titolo Padre padrone
Originala lingvo itala lingvo
Kina aperdato 17 maj. 1977, 24 nov. 1978
Ĝenro drama filmo
Kameraado Mario Masini
Reĝisoro(j) Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Produktisto(j) Giuliani G. De Negri
Scenaro Gavino Ledda • Paolo Taviani • Vittorio Taviani
Loko de rakonto Sardio
Muziko de Egisto Macchi
Rolantoj Omero Antonutti • Saverio Marconi • Marcella Michelangeli • Stanko Molnar • Nanni Moretti • Gavino Ledda
Honorigoj Ora Palmo
IMDb
vdr

Padre Padrone estas itala filmo de 1977 reĝisorita de Paolo Taviani kaj Vittorio Taviani. La fratoj Taviani uzis kaj profesiajn kaj neprofesiajn aktorojn el la kamparo de Sardio. La titolo (prononcita [ˈpaːdre pa'drone]) laŭvorte signifas "Patro Mastro"; sed oni tradukis ĝin kiel Mia patro, mia mastroPatro kaj mastro.

Tiu drama filmo estis origine filmita de la fratoj Taviani por la itala televido, sed ĝi ricevis en 1977 la Oran Palmon en la Kinfestivalo de Cannes.

La filmo rakontas la historion de paŝtisto el Sardio kiu estas terorigita de sia dominema patro kaj klopodas por fuĝi edukante sin mem. Li finfine iĝas fama lingvisto. La filmo estas bazita sur membiografia libro samtitola fare de Gavino Ledda.

En 2008, la filmon inkludis la Itala Ministerio de Kultura Heredaĵo en la Listo de 100 italaj filmoj savendaj, nome listo de 100 filmoj kiuj "ŝanĝis la kolektivan memoron de la lando inter 1942 kaj 1978."

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo malfermiĝas laŭ dokumentfilma stilo en bazlernejo en Siligo, kie ĉeestas ses-jaraĝa Gavino (Saverio Marconi). Lia tiraneca kamparana patro (Omero Antonutti) entrudiĝas kaj anoncas al la instruisto kaj al la studentoj, ke Gavino devas lasi la lernejon por zorgi la familian ŝafaron. Sub la kontrolema rigardo de la patro kaj viktimo de lia sadisma kutimaro, Gavino pasigas la sekvajn dek kvar jarojn ŝafpastiste en la Sardiniaj montoj. Tie, li ekmalkovras "aferojn" per si mem kaj ribelemas kontraŭ sia patro.

Gavino estas savita el sia familio kaj izolado kiam li estas alvokita por militservo. Dum sia tempo en la armeo, li lernas elektronikon, la italan lingvon, kaj klasikan muzikon, dezirante dume universitata edukon.

Kiam Gavino revenas hejme, li deklaras al sia patro, ke li lernos en universitato. Lia patro tute kontraŭas kaj diras al li, ke li forigis lin el la familia hejmo. Ili kverelis, sed Gavino finfine studas en la universitato kaj iĝas brila studento. Li iĝas lingvisto, specialiĝinta en la originoj de la Sarda lingvo.

La filmo finiĝas denove laŭ dokumenta filmo kiam la reala Gavino Ledda mem klarigas kial li verkis sian libron kaj kion la sardaj infanoj povas esperi kiel loĝantoj de rura areo kun fortaj ligiloj al la tero.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Omero Antonutti kiel Efisio
  • Saverio Marconi kiel Gavino
  • Marcella Michelangeli kiel patrino
  • Fabrizio Forte kiel juna Gavino
  • Nanni Moretti kiel Cesare
  • Gavino Ledda kiel si mem

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]