Paeonia officinalis subsp. banatica
Paeonia officinalis subsp. banatica | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
La Banata peonio aŭ Bansaga peonio (Paeonia banatica aŭ Paeonia officinalis subsp. banatica) estas rara planto, nome subspecio de oficina peonio (latine Paeonia officinalis). Ĝia plej granda vivmedio troviĝas sur la kresto de Zengő, la plej alta monto en la regiono Mecsek, en la gubernio Baranya, Hungario. Kiam ili floras printempe, oni kutimis organizi peon-rigardajn promenojn el vilaĝo Hosszúhetény, orienta Mecsek . [2]
Laŭ taksoj, 90% de la kreskaĵoj troveblaj en la mondo, troviĝas en Hungario.
Ĝi estis observita en Hungario fare de Pál Kitaibel unue inter la vilaĝoj Hosszúhetény kaj Pécsvárad en 1799, kiel skribis Ágoston Kanitz en 1863, kaj supozeblas, ke la peonio en Hungario estas trovebla nur en la orienta Mecsek areo.
Ĝi estas tre protektita en Hungario ekde 1982, ĝia naturdefenda valoro estas nuntempe 250 000 HUF.
Komence de la 2000-aj jaroj, la media detruo pro la armea instalaĵo planita sur Zengő prezentis gravan minacon al la Mecsek-populacio, kiu estis ĉesigita en 2004 kun la kunlaboro de mediprotektaj civiluloj, inkluzive de la "batalo" de Zengő.Batalo sur Zengő
La Hungara Poŝto eldonis pri floroj poŝtmarko-serion en 1971. Inter la pecoj la kvinforinta poŝtmarko kun la plej alta valoro prezentas la Bánsági-peonion (Paeonia banatica).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paeonia officinalis ĉe World Flora Online
- ↑ Bazsarózsa-túra 2011 (az egyik)[rompita ligilo]