Saltu al enhavo

Paiportaj tumultoj de 2024

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La tumultoj de Paiporta de 2024 estis manifestacio kiu okazis la 3-an de novembro 2024 dum la vizito de la reĝoj Filipo la 6-a kaj Letizia Ortiz, la prezidanto de la registaro Pedro Sánchez kaj la prezidanto de la Generalitat Valenciana, Carlos Mazón, al la municipo Paiporta, unu el la plej tuŝitaj en la kunteksto de la DANA de Valencio; en kiu okazis perfortaj agoj kontraŭ ĉi tiuj aŭtoritatoj.[1]

Dum la gereĝoj de Hispanio restis aŭskultante lokanojn, prezidanto Pedro Sánchez forlasis la areon pro unu aŭ pluraj provoj de agreso.[2][3]

Konsiderante ĉi tiujn faktojn, la Tribunalo de Instrukcio numero 3 de Torento malfermis proceduron pro tri krimoj: atako, publika malordo kaj damaĝo. Fontoj de la Ĝendarmaro konsultitaj de Europa Press konfirmis, ke raporto estis sendita al la tribunalo.[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Disturbios en la visita de los Reyes, Sánchez y Mazón a Paiporta: insultos y lanzamiento de objetos a la comitiva", Onda Cero.
  2. "El momento en el que Sánchez es evacuado de Paiporta entre insultos y lanzamiento de objetos", ABC, la 3-an de novembro 2024.
  3. "Los Reyes dan la cara, Pedro Sánchez huye", 4a de novembro 2024.
  4. "Un juzgado de Valencia investiga el incidente durante la visita de los Reyes, Sánchez y Mazón a Paiporta", El Mundo, 4a de novembro 2024.