Saltu al enhavo

Palaco de Pimentel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Palaco de Pimentel
palaco
monumento Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo Renesanco vd
Estiĝo 15-a jarcento
Lando Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Valadolido
Situo
Geografia situo 41° 39′ 23″ N, 4° 43′ 28″ U (mapo)41.65638889-4.72444444Koordinatoj: 41° 39′ 23″ N, 4° 43′ 28″ U (mapo) [+]

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

Palaco de Pimentel (Hispanio)
Palaco de Pimentel (Hispanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Provinco Valadolido

Palaco de Pimentel (Provinco Valadolido)
Palaco de Pimentel (Provinco Valadolido)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Valadolido

Palaco de Pimentel (Valadolido)
Palaco de Pimentel (Valadolido)
DEC
Map
Palaco de Pimentel
Posedata de Diputación Provincial de Valladolid vd
vdr

La Palaco de Pimentel estas palaco en Valadolido (Kastilio kaj Leono, Hispanio). Ĝi estas ĉe la Placo de Sankta Paŭlo. Ĝi estis la naskoloko de la reĝo Filipo la 2-a. La konstruaĵo, ekzemplo de palaca arkitekturo en Valadolido, servas aktuale kiel sidejo de la municiparo Diputación Provincial de Valladolid (Provinca Deputitaro de Valadolido); tio ekde 1875.

Palaco de Pimentel.

Ĝia konstruado komencis pro ordono de la markizo de Astorga, kaj poste estis de Bernardino Pimentel, urbestro de Valadolido kaj onklo de Alonso Pimentel y Pacheco, 2a duko de Benavente, kiu estis la posedanto de la palaco kiam Filipo la 2-a naskiĝis tie, kiam estis gastigita en la palaco la reĝa familio por ĉeesti en la kortega "parlamento" de Aprilo de 1527.

El arkitekturaj elementoj elstaras la angula turo kun angula platereska fenestro kaj portikara korto.