Provinco Valadolido
Provinco Valadolido | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Valadolido | ||
- koordinatoj | 42° N, 5° U (mapo)41.583333333333-4.6666666666667Koordinatoj: 42° N, 5° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Cerro de Cuchillejo [+] | ||
Plej malalta punkto | Doŭro [+] | ||
- malalteco | 645 msnm [+] | ||
Akvokolektejo | 8 111 km² (811 100 ha) [+] | ||
Areo | 8 111 km² (811 100 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 519 361 [+] (2021) | ||
Denseco | 64,03 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Jesús Julio Carnero | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 47 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-VA | ||
Provinco Valadolido | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Valladolid [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La provinco Valadolido estas provinco de Hispanio apartenanta al la aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono, nordoriente de la Iberia duoninsulo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Valadolido. ĝi limas kun la provincoj Burgoso, Palencio kaj Leono norde; kun Zamoro, okcidente; kun la provincoj Salamanko kaj Avilo sude; kaj kun la provinco Segovio oriente. Temas pri la nura hispana provinco kiu estas tute kaj nure ĉirkaŭata de aliaj provincoj de la sama aŭtonoma regiono.
La provinco havas 533 640 loĝantojn, areon je 8 110 km² kaj loĝdenson je 65,80 loĝ/km². Entute ĝi havas 225 municipojn.
En ĉi tiu provinco sidejis la ĉefurbo de la kastilia kortego kaj la antikva ĉefurbo de la Hispana Imperio dum la regadoj de Karlo la 1-a, Filipo la 2-a kaj Filipo la 3-a. Ĝi estas provinco plenpleta de kasteloj kaj fortikaĵoj. La ĉefurbo Valadolido disponas je grava art-historia heredaĵo kaj unu el la plej gravaj muzeoj pri skulptaĵoj en Eŭropo. La provinco ankaŭ famas pro la defiladoj dum la Sankta Semajno, kaj en la ĉefurbo kaj en municipoj kiel Medina de Rioseco kaj Medina del Campo.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]La baza administracia unuo en kiu dividiĝas la provinco estas la municipoj. En tiu provinco estas 225 en la aktualo. La plej loĝata municipo estas la provinca ĉefurbo. Inter la cetero elstaras municipoj de la centro de la provinco — ĉefe de la alfoz (areo de Valadolido) — kiel Laguna de Duero, Arroyo de la Encomienda, La Cistérniga, Zaratán, Simancas, Santovenia de Pisuerga, Cigales aŭ Cabezón de Pisuerga. En la sudo de la provinco staras pri nombro de loĝantoj la urboj Medina del Campo (kvara tiukadre de la provinco) kaj Olmedo; oriente de la provinco Peñafiel, sudoriente Íscar kaj okcidente Tordesillas.
La dudek municipoj plej loĝataj de la provinco Valadolido estas la jenaj (laŭ la INE en 2020):
N.º | Municipio | Población | N.º | Municipio | Población | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Valladolid | 299 265 | 11 | Cigales | 5328 | |||||
2 | Laguna de Duero | 22 765 | 12 | Simancas | 5267 | |||||
3 | Arroyo de la Encomienda | 20 537 | 13 | Peñafiel | 5054 | |||||
4 | Medina del Campo | 20 416 | 14 | Medina de Rioseco | 4606 | |||||
5 | La Cistérniga | 9016 | 15 | Santovenia de Pisuerga | 4604 | |||||
6 | Tordesillas | 8745 | 16 | Boecillo | 4148 | |||||
7 | Tudela de Duero | 8620 | 17 | Renedo de Esgueva | 3814 | |||||
8 | Íscar | 6341 | 18 | Cabezón de Pisuerga | 3763 | |||||
9 | Zaratán | 6235 | 19 | Olmedo | 3646 | |||||
10 | Aldeamayor de San Martín | 5634 | 20 | Pedrajas de San Esteban | 3314 | |||||
Fonto: INE 2020 |
Komarkoj
[redakti | redakti fonton]En la provinco Valadolido ne estas klara komarka divido firmigita je oficiala nivelo. Tamen, ja estas historiaj komarkoj pli malpli enradikigitaj kiuj enhavas municipojn, submunicipojn kaj loĝejajn areojn kiuj unuiĝas por la administrado de komunaj servoj kiel tiu de rubokolektado, purigado kaj sanservoj. Pro tio oni devas distingi inter komarkoj de administracia divido kaj komarkoj de historia kaj turisma nomado.
La tradiciaj historiaj komarkoj estas jenaj:
- Tierra de Campos, en la nordo de la provinco
- Montes Torozos, en la centrokcidento
- Páramos del Esgueva, en oriento
- Tierra de Pinares, en sudoriento
- Campo de Peñafiel, en orienta pinto
- Campiña del Pisuerga, en centroriento
- Tierra del Vino, en sudokcidento
- Tierra de Medina, en sudo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Gastronomía y fiestas en Valladolid. Patronato provincial de turismo de la Diputación de Valladolid. 2006. D.L. VA-1141-2006.
- Fernández Arufe, Josefa Eugenia; Juste Carrión, Juan José (2011). La economía de la provincia de Valladolid. ISBN 978-84-937759-9-5.
- RODRIGUEZ MARTIN, Domingo. Bibliografía vallisoletana: dos mil quinientas referencias de impresos y manuscritos relacionados con Valladolid y su provincia.