Saltu al enhavo

Palestina Nacia Iniciato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Palestina Nacia Iniciato (arabe ‏ الوطنية الفلسطينية ‎- Al-Mubadra al-Wtnija al-Flstinija) konata ankaŭ kiel Al Mubadara, estas palestina movado kaj centro-maldekstra politika partio, kies gvidanto estas Mustafa Barghouti.

Kreita la 17-an de junio 2002 en Ramallah de Haider Abdel Shafi, Mustafa Barghouti kaj Ibrahim al-Dakkak[1]. Dum la prezidantaj balotoj de la Palestina Aŭtoritato en 2005, partiestro Mustafa Barghouti gajnis 19,48 % de la voĉoj.

La partio alitras moderajn palestinanojn, kiuj konsideras al-Fatah kiel neefika kaj malmoderna organizo, kaj kiuj ne estas sufiĉe radikalaj por subteni Hamason. PNI estas populara inter la araba intelektularo. La fama usona-palestina intelektulo Edward Said ludis gravan rolon en la kreado de la partio. Precipe kuracistoj kaj aliaj akademianoj, sed ankaŭ studentoj kaj la meza klaso subtenas la partion Al-Mubadara.

La partio celas esti alternativo al la movado al-Fatah unuflanke, konsiderata de la Palestina Nacia Iniciato kiel korupta kaj kontraŭdemokrata, kaj la organizaĵo Hamas aliflanke, kiu estas rigardata kiel ekstremisma kaj islamisma.

La Palestina Nacia Iniciato insistas pri garantioj de la rajtoj de ĉiuj minoritatoj.

Ĝi rekomendas la starigon de suverena, sendependa, daŭrigebla kaj demokrata palestina ŝtato kun Orienta Jerusalemo kiel ĉefurbo. La PNI deziras ke la uzataj metodoj estu bazitaj sur renverso de la intifado kaj ke oni luktu per pacaj rimedoj. PNI ne havas armitan branĉon, sed ĝi ne rezignas je la rajto rezisti la okupadon.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la partio Arkivigite je 2005-12-06 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj

[redakti | redakti fonton]