Saltu al enhavo

Palmira Castellvi de Heider

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Palmira CASTELLVI DE HEIDER)
Ĉi tiu artikolo temas pri esperantisto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Palmyra (apartigilo).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Palmira Castellvi de Heider
Persona informo
Naskiĝo en 1894
en Barcelono (probable)
Morto la 24-an de decembro 1977
en Karakaso
Lingvoj Esperantokatalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Venezuelo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Xaver Heider (1933–) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Palmira CASTELLVI DE HEIDER (naskiĝis en 1894, probable en Barcelono - mortis la 24-an de decembro 1977 en Karakaso, Venezuelo) estis kataluna esperantistino, vidvino de germana esperantisto Xaver Heider.

Ŝi lernis la lingvon jam en sia junaĝo kaj partoprenis interalie la 5-an UK en Barcelono (1909), estinte tiam 14- aŭ 15-jara, restinte aktiva dum pli ol 60 jaroj. La paro solene geedziĝis en granda internacia movada geedziĝo, en 1933 same en Barcelono, la esperantlingva gazetaro amplekse raportis pri la evento kaj la Enciklopedio de Esperanto de 1934 menciis ĝin.[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]