Pamlény
Aspekto
Pamlény [pemlEnj] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Szikszó. La loknomo ne havas sencon hungare.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 12 km²
- Alto super marnivelo: 223 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.4939/20.9291
- Loĝantaro: 60
- Poŝtkodo: 3821
- Telefonprefikso: 46
Situo
[redakti | redakti fonton]Pemlény situas sur deklivoj, fine de sakovojo. Encs troviĝas 30, Szikszó 42, Miskolc 65, Budapeŝto 230 kilometrojn [1][rompita ligilo].
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio devenis el 1299 laŭ tiama ortografio "Pomlyn". En Pamlény migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo
- kalvinana preĝejo de 1764, turo 16 m-ojn alta alkonstruiĝis en 1914
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungara kaj germana Vikipedioj
- Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
- www.gyaloglo.hu