Pana lingvaro
Aspekto
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9a/Pano-Takanan_languages.png/220px-Pano-Takanan_languages.png)
Pana lingvaro estas aro de lingvoj parolataj en Brazilo en subŝtatoj Akro kaj Rondonio ĉefaj lingvoj de la grupo estas pojanava kaj kaŝinaŭaa lingvoj.
La panaj lingvoj havas strukturon SOV:
ãda pabiki dua [li orelon traboris] (Pojanava).
La ergativo en tiuj lingvoj estas markata per alomorfioj de vokaloj aŭ per vortetoj:
Cheren kape kuxaxidaki [Chere aligatoron mortigis]/ Kapetã Chere kuxidaki [aligatoro Chere'n mortigis] (Kaŝinaŭaa).