Panabo
Panabo | |||
---|---|---|---|
component city (en) urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8105 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 209 230 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 833 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 7° 18′ N, 125° 41′ O (mapo)7.3125.68333333333Koordinatoj: 7° 18′ N, 125° 41′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 74 m [+] | ||
Areo | 251,23 km² (25 123 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Panabo [+] | |||
Panabo, - tagaloge Lungsod ng Panabo - estas kvaraklasa urbego en Filipinoj, en Mindanao, en Dabaa Regiono, en provinco Norda Dabao. Panabo apartenas al urbaro de Dabao. La loknomo originis de la frazo "pana-sa-boboy," kiu signifas "arko kaj sago" (ĉasilo de la originaj loĝantoj).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Panabo situas sur la marborda ebenaĵo laŭ golfo [1]. Tagum troviĝas 21, regiona ĉefurbo Dabao 30, ĉefurbo Manilo 958, Kezonurbo 962 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine loĝis en tiu loko indiĝenoj, kiuj ĉasadis. La hispanoj fondis komercan komunumon sub nomo Taboan. La loko apartenis al Tagum (tiutempe Magugpo). Panabo memstariĝis en 1949. Dum la 2-a mondmilito inter 1942-1945 japana regado okazis. Panabo estis kreita komponenta urbo en 2001 kaj atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la 1980-aj jaroj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Panabo estas agroindustria areo. La ĉefa produktaĵo estas bananoj. Onidire tie estas la plej granda bananplantejo de la mondo.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Panabo universitatoj, kampusoj, altlernejoj, kolegioj donas eblecon por studi.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]La haveno akceptas kargoŝipojn, la haveninstalaĵoj estas privataj posedaĵoj. Al Panabo kuras 3 signifaj aŭtovojoj, inter ili la plej gravaj al Tagum kaj Dabao.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Panabo situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Mankas sezonoj, ĉiuj monatoj havas la samajn pluvokvanton, temperaturon, humidecon kaj aerpremon. La averaĝa temperaturo varias inter 20-32 °C. La jara pluvokvanto estas 1297 mm.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Ĉefvojo
-
Haveno