Pandolfo Collenuccio
Pandolfo Collenuccio (1444-1504) | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() "Comedia de Jacob", verko eldonita en (1525).
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 7-a de januaro 1444 en Pesaro, Italio | ||||
Morto | 6-a de julio 1504 en Pesaro, Italio | ||||
Lingvoj | itala vd | ||||
Alma mater | Universitato de Bolonjo Universitato de Padovo | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto historiisto renesanca humanisto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Pandolfo Collenuccio (1444-1504) estis itala poeto, humanisto, historiisto kaj juristo. Post diplomiĝi en la Universitato de Padovo, en 1465, Collenuccio iĝis ambasadoro serve de Costanzo la 1-a Sforza (1447-1483), Lordo de Pesaro. Kiel rezulto de konflikto kun la kruela Giovanni Sforza (1466-1510), Collenuccio estis malliberigita kaj ekzilita en 1488. Tamen, lia famo kiel humanisto donis al li rapitan rekapabligon, samkiel protektadon sub la Domo de la Gonzagaj kaj Lorenzo de Mediĉo. [1] En 1500, li ekkonatiĝis kun Cesare Borgia, Gonfaloniero[2] de la Vatikano, kiu petis lin alporti al li dek aliajn virojn, kiuj malamis Sforza-n tiom, kiom li; post tiom da tagoj, Sforza estus renversita.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia patro nomiĝis Matteo di Giovanni da Coldenose. Nenion oni scias pri lia baza edukado. Tamen, pli dokumentita estas liaj studoj pri jurisprudenco ĉe la Universitato de Padovo, tie kie li havis Bartolomeo Cipolla kaj Marco Musuro kiel profesoroj, la unua pri juro kaj la dua pri la greka. En 1469, li edziĝis al nobela virino nomata Beatrice, filino de Antonio de' Costabili. Collenuccio estis lerta diplomato kaj plenumis multajn misiojn por siaj patronoj, ĝis li estis forpelita de Pesaro de lia sinjoro, Giovanni Sforza.
La granda reputacio de Collenuccio kiel advokato, literato kaj kapabla diplomato kondukis lin en kontakton kun Lorenco la Grandioza, Herkulo la 1-a d'Este, la imperiestro Maksimiliano kaj la papo Aleksandro la 6-a. Reveninte el sia unua misio en Germanio, en septembro 1494 Collenuccio troviĝis en Romo kiel ambasadoro al Aleksandro la 6-a. La celoj de la misio estis la pluigo de la pago de tributo, la donado de la episkopejo de Ferrara al Ippolito d'Este (1479-1520), filo de Herkulo, kaj super ĉio la nuligo de onidiroj ke Herkulo deziris esti partiano de la francoj kaj apogo, al Ludovico il Moro, kun deveno el Karolo la 8-a.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/2b/Pandolfo_Collenuccio.jpg/300px-Pandolfo_Collenuccio.jpg)
En 1488 tamen, ĝuste pro konfliktoj kun Giovanni Sforza, post disputo kun la sinjoro de Camerino, Giulio Cesare da Varano (1434-1502), Collenuccio estis malliberigita, suferis la konfiskon de siaj havaĵoj, kaj finfine estis devigita forlasi sian hejmurbon kiel ekzilo (1489) .
Lia famo kiel humanisto (li estis interalie la unua, kiu studis la etruskojn kaj kreis la unuan muzeon pri natursciencoj, en Italio) kaj lia kapablo kiel diplomato kaj politikisto gajnis al li la protekton de Lorenco la 1-a Gonzaga, kiu en 1491 igis lin nomumi Senjoron de Mantovo, kaj ĉefe de Herkulo la 1-a d'Este. Ĉi-lasta nomumis Collenuccio'n unue kiel konsilisto kaj poste kiel kapitano de justico (1500), kaj sendis lin kiel ambasadoron al la imperiestro kaj papo Aleksandro la 6-a.
Kiel legato de Herkulo la 1-a, li subtenis la aferon de Cesare Borgia dum la dua Romagna ekspedicio de ĉi-lasta; tial, kiam Cesare Borgia konkeris Pesaron, Collenuccio akiris la restituon de la havaĵoj, kiujn konfiskis de li Giovanni Sforza. Kiam Cesare Borgia mortis kaj Giovanni Sforza revenis al Pesaro, Collenuccio rifuĝis denove en Ferrara ĉe Herkulo d'Este.
Lia morto estis la konsekvenco de kaptilo kreita de Giovanni Sforza. La sinjoro de Pesaro komprenigis lin, ke li permesos la revenon de Collenuccio al lia patrujo; sed tuj kiam Collenuccio metis la piedon en Pesaron, Sforza faris lin malliberigita, torturita kaj finfine mortigita, sen proceso.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Alithia Collenutij. G.L., 1510
- Beretta et testa. descritte et intitulate Philotimo, 1524
- Comedia de Jacob, 1525
- Opera noua composta per messer Pandolpho Coldonese. Intitulata Philotimo, 1525
- Specchio Di Esopo, Teodoro Collenuccio, 1526
- Compendio delle historie del regno di Napoli, 1541
- Educatione usata da li antichi, 1543
- Descriptio, seu potius Summa rerum Italicarum, 1546
- Colloquia duo elegantissima, 1547
- Ad Herculem Estensem Pandulphi Collenucii apologus, cui titulus Agenoria, 1550
- Ioseph, comedia di M. Pandolfo Collenucci, caualiere, et dottor pesarese, 1564
- Joseph, comedia ... Nouvamente ristampata, et ... corretta, 1564
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- A Treatise on the Alteration of Money
- Personensuche
- WorldCat Identities
- Deutsche Digitale Bibliothek
- Treccani
- The Online Books Page
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tito Maccio Plauto (285 a. K. - 184 a. K.)
- Plinio la Maljuna (23-79)
- Publio Cornelio Tacito (55-117)
- Nikolao Leoniĉeno (1428-1524)
- Aleksandro la 6-a (1431-1503)
- Herkulo la 1-a d'Este (1431-1505)
- Giulio Cesare da Varano (1434-1502)
- Lorenzo de Mediĉo (1449-1492)
- Angelo Poliziano (1454-1494)
- Maksimiliano la 1-a (1459-1519)
- Johano Piko de la Mirandolo (1463-1494)
- Giovanni Sforza (1466-1510)
- Cesare Borgia (1475-1507)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Encyclopedia of the Medieval Chronicle
- ↑ Gofaloniero: alta ofico de la itala magistreco, respondeca pri la defendo de la religiaj demandoj aŭ de la lokaj aŭtoritatoj.