Saltu al enhavo

Panoramo Mesdag

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrik Willem Mesdag, Panorama Mesdag (1880-1881), vue reconstituée à 360°.
Hendrik Willem Mesdag, Panorama Mesdag (1880-1881), vue reconstituée à 360°.
Panoramo Mesdag
Panorama Mesdag
muzeo Redakti la valoron en Wikidata
Lando Nederlando vd
Situo Hago
Adreso Zeestraat 65
Poŝtkodo 2518AA
Situanta sur Zeestraat
Estiĝo 1881
Malfermo 1-a de aŭgusto 1881
Koordinatoj 52° 5′ 6″ N, 4° 18′ 16″ O (mapo)52.0854.3044444444444Koordinatoj: 52° 5′ 6″ N, 4° 18′ 16″ O (mapo)
Panoramo Mesdag (Hago)
Panoramo Mesdag (Hago)
DEC
Situo de Panoramo Mesdag
Map
Panoramo Mesdag
Retpaĝo https://panorama-mesdag.nl/
vdr

Panoramo Mesdag estas cilindroforma panorama pentraĵo de proksimume 14 metrojn alta kaj kun cirkonferenco de 120 metroj. La pentraĵo, unu el la plej malnovaj panoramoj el la 19-a jarcento de la mondo, estas panoramo de la Norda maro, la dunoj, Hago kaj Scheveningen. Ĝi apartenas al la Pintcento de la regna Monumenta prizorgado el 1990 en Hago, Nederlando.

Ĝi estas pentrita en 1881 de Hendrik Willem Mesdag, fama pentristo el la Haga skolo. Li estis specialigita en la pentrado de marvidaĵoj. Lia edzino Sientje Mesdag-van Houten kaj la pentristoj Théophile de Bock, George Hendrik Breitner kaj Bernard Blommers ankaŭ grave kontribuis al la pentrado.