Papiroso
Aspekto
Papiroso (el la pola papieros, cigaredo, el la franca papier, papero) estas mallonga, sed iom pli dika cigaredo kun malplena papera tubeto.
La cigareda cilindro (la parto plenigita per tabako) havas proksimume trionon de la tuta longeco. La tubeto el pli densa papero samtempe ebligas teni papiroson en la mano kaj servas kiel baro kontraŭ trafo de tabako en la buŝon, sed ĝia ĉefa destino estas funkcio de cigaredingo.
La papirosoj distingiĝas laŭ longeco de la cigaredingo kaj kvalito de tabako.
Ĝenerale, la papirosoj diferencas de la cigaredoj per foresto de filtro kaj per strukturo de papero: diference de la cigareda, la papirosa papero malrapide brulas, sed ne bruletas.