Paradinas de San Juan
Paradinas de San Juan | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37318 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 384 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 11 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 5° 9′ U (mapo)40.983611111111-5.1533333333333Koordinatoj: 40° 59′ N, 5° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 851 m [+] | ||
Areo | 35,63 km² (3 563 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paradinas de San Juan [+] | |||
Paradinas de San Juan estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Peñaranda. Paradinas de San Juan estas tradukebla etimologie al Haltejetoj de Sankta Johano aŭ Bestokortetoj de Sankta Johano, ĉar ĝi apartenis mezepoke al la Ordeno de Sankta Johano.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 35,63 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 413 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 650 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 52 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.