Parko Memento
Parko Memento | |||
---|---|---|---|
parko de skulptaĵoj | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Budapeŝto | ||
Estiĝo | 1993 | ||
Koordinatoj | 47° 25′ 35″ N, 18° 59′ 56″ O (mapo)47.426318.9989Koordinatoj: 47° 25′ 35″ N, 18° 59′ 56″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.mementopark.hu | ||
Memento-Parko (hungare Memento Park aŭ Szoborpark = statua parko) estas subĉiela muzeo en Budapeŝto, kiu prezentas 42 skulptaĵojn de la socialismo. Tiuj skulptaĵoj troviĝis diversloke en la hungara ĉefurbo.
La parko situas ĉe la strato Balatoni út en la sud-okcidento de Budapeŝto.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fine de la socialismo oni decidis, ke la komunismaj skulptaĵoj ne estu disrompitaj, sed estu prezentitaj en muzeo. Ĝi pretiĝis en 1993. Pri Stalino ne restis skulptaĵo, ĉar en 1956 la revoluciuloj disrompis ĝin, tial tie prezentiĝas nur la botoj sur stablo, kiu tamen pluvivis la revolucion. Pri Lenino konstruiĝis skulptaĵo nur en 1965. Du skulptaĵoj pri la soldatoj Ostapenko kaj Steinmetz pluvivas en la memoroj, ĉar ili prezentiĝis ĉe enirejoj de gravaj aŭtovojoj. Ankaŭ nun oni diras: ni renkontiĝu ĉe Ostapenko! Tie estas malplenaĵo, tamen ĉiu konas la iaman lokon de Ostapenko.
Enirejo
[redakti | redakti fonton]La enirejo de la muzeo similas al klasikisma konstruaĵo, tamen ĝi estas nur komunisma kuliso. Interne estas prezentataj ne nur skulptaĵoj, sed ankaŭ memoraĵoj, muzikaĵoj, libroj, eldonaĵoj, la fama orientgermana aŭto "Trabant". La arkitekturaĵoj estis faritaj laŭ planoj de Ákos Eleőd.
-
Elaera vido de la parko
-
Skulptaĵo pri Lenino