Parko Nicolae Romanescu
Parko Nicolae Romanescu | ||
---|---|---|
parko [+] | ||
Lando | Rumanio | |
Situo | Craiova | |
- koordinatoj | 44° 17′ 27″ N, 23° 48′ 16″ O (mapo)44.29092623.804454Koordinatoj: 44° 17′ 27″ N, 23° 48′ 16″ O (mapo) [+] | |
Parko Nicolae Romanescu | ||
Vikimedia Komunejo: Nicolae Romanescu Park [+] | ||
La Parko Nicolae Romanescu troviĝas en Craiova estante la plej granda kaj plej konata ĝardeno de la urbo. Ĝi estas deklarita monumento historia.
Historio
[redakti | redakti fonton]Lau iniciativo de la tiama urbestro Nicolae P. Romanescu la franca arkitekto Edouard Redont planis tiun ĉi parkon. En la 1900-a jaro la planoj gajnis ormedalon dum la Universala Ekspozicio de Parizo.
La konstruo komenciĝis en 1901 kaj finfaritis du jarojn poste. La horizontala projekciaĵo estas je 96 hektaroj kaj enhavas - krom ornamaj plantadoj de arboj kaj arbustoj - akvaĵojn je pli ol 4 hektaroj, hipodromon je 20 hektaroj, vojojn, aleojn kaj padojn kun sume 35 da kilometroj. Ĝi ankaŭ taksatas kiel la parko la plej "natura" de tuta Orienta Eŭropo.[1] Ekster tio ekzistas en la parko amfiteatro por spektakloj, malgranda zoologia ĝardeno (unu el la plej malnova de Rumanio: ĝi estis inaŭgurita en la 1906-a jaro) kaj kelkaj restoracioj.
En tiu ĉi parko sunt kelkaj tre interesaj objektoj.
- Ponto penda - konstruita inter 1901/02 [2]
- Sorĉita kastelo - ĉe monteto proksime de la ponto troviĝas kastelo (iama gastejo) kun belegaj ruinoj.
- Hipodromo de Craiova - inaŭgurita en 1903, uzitis por trot- kaj galopkonkursoj. Post la Dua mondmilito parto transformitis por hurdokuradoj. Ekde 2000 ne plu estis iu aranĝo escepte [3] de unu atlektika konkurso.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Enirejo
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parcul Nicolae Romanescu Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Parcul Nicolae Romanescu Craiova Virtuala Arkivigite je 2012-01-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Parcul Romanescu, o comoară (gazetartikolo)[rompita ligilo]
- Historio de la parko