Parko Serralves
Parko Serralves | ||
---|---|---|
parko • kultura heredo | ||
Situo | ||
Geografia lokigo sur la mapo : Portugalio Geografia lokigo sur la mapo : Porto | ||
Geografia situo | 41° 9′ 28″ N, 8° 39′ 26″ U (mapo)41.15777778-8.65722222Koordinatoj: 41° 9′ 28″ N, 8° 39′ 26″ U (mapo) | |
Geografio | ||
Trajtoj | ||
La Parko Serralves (Parque de Serralves) estas parko de 18 hektaroj kiu ĉirkaŭas la konstruaĵon de la Muzeo de Nuntempa Arto Serralves (Fundação de Serralves), kiu estis projekciita de la arkitekto Siza Vieira en la urbo Porto, Portugalio.
Laŭlonge de la parko estas ekspoziciitaj artaĵoj de diversaj nuntempaj artistoj, apude al la tipa flaŭro de la Norda Regiono, kiel kverkoj, betuloj kaj taksuso.
La projekto por la ĝardeno de la Domo Serralves estis mendita de la Grafo de Vizela al la arkitekto Jacques Gréber en 1932. La parko rezultis de procezoj de dezajno de pejzaĝo laŭlonge de pli ol unu jarcento, konstituinte kompleksan tempan kaj spacan unuon, inkludante restaĵojn de ĝardeno de la 19-a jarcento, la Quinta do Mata-Sete kaj la ĝardeno de la Domo Serralves.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parque de Serralves en la portugala Vikipedio.